Vikipedio:Titoloj de artikoloj
| Ĉefaj reguloj de Vikipedio |
|---|
|
Ĉi tiu paĝo enhavas oficialajn regulojn pri la titoloj de artikoloj en la Vikipedio. Pri titoloj de kategorioj, legu jene.
Enhavo |
Ĝenerale [redakti]
Jen temas pri nomoj de ligiloj, t.e. tiuspeca nomo kiu aperas supre de krozila fenestro, la "ĉefa titolo" de iu artikolo. Apartaj reguloj ekzistas por artikolaj tekstoj.
Alfabeto kaj uskleco [redakti]
- Krom en tre specialaj kazoj, titoloj estu skribataj per la Latina alfabeto kaj ties diversaj aldonoj kaj per eŭropaj ciferoj.
- Romiaj ciferoj (I, II, III, IV, V ktp.) laŭeble estas evitindaj, ĝuste do Vilhelmo la 2-a, malĝuste Vilhelmo II-a.
- Majusklaj estu
- la unua litero de propra nomo.
- ĉiuj literoj de akronimoj (ekzemploj: UEA, SAT)
- Minusklaj estu
- ĉiuj ceteraj literoj
-
- Ekzemplo:
- Tongo, insulo, UEA (akronimo) havas laŭregulan usklecon; tONGO, Insulo kaj uea havas kontraŭregulan usklecon.
Transliterumo [redakti]
- Nomoj kaj vortoj el aliaj skribsistemoj estu transliterigataj.
- Por lingvo, por kiu ekzistas unueca kutima kaj oficiala transliterigo al la latina alfabeto, oni uzu tiun transliterigon.
- Por la Ĉinia: Pinjino
- Por la Japana: Hepburn
- Por la Nord-Korea: McCune-Reischauer
- Por la Sud-Korea: Reviziita Latinigo
- Ĉe lingvoj, por kiuj ne ekzistas unueca transliterigo al la latina (kiel por la rusa kaj araba), oni transliterigu laŭ la Esperanta prononco de la literoj (vidu gvidliniojn pri transdono de la rusaj kaj la ukrainaj nomoj).
- Por lingvo, por kiu ekzistas unueca kutima kaj oficiala transliterigo al la latina alfabeto, oni uzu tiun transliterigon.
Kio estas propra nomo? [redakti]
- Nomoj de tagoj kaj sezonoj ne estas propraj nomoj en Esperanto:
-
- ĵaŭdo, vintro, pluvsezono
- Nomoj de monatoj plejofte ne estas propraj nomoj en Esperanto:
-
- januaro, ramadano
- Sed: Originale en la Fundamenta vortaro kaj hodiaŭ daŭre en kelkaj verkoj oni trovas
- Januaro, Ramadano
- La Vikipedio ĉi-punkte sekvas la plej oftan lingvouzon.
- Nomojn de etnoj kelkaj konsideras propraj nomoj, aliaj ne.
-
- Kaj Zuluoj kaj zuluoj estas akceptataj en Vikipedio.
- Nesubstantivojn el propraj nomoj oni povas uskligi laŭplaĉe, sed oni devas esti kohera, kaj ne miksi la sistemojn ene de unu artikolo:
-
- Usona, Ĉine aŭ usona, ĉine
- Notu ke kelkfoje konservo de majusklo povas malkonfuzi: Ŝi havas Kuban botelon klare indikas ke temas pri botelo el Kubo, dum ŝi havas kuban botelon povas pensigi pri la formo de la botelo.
- Ĉe plurvortaj verko-titoloj kelkaj kulturoj kutime majuskligas la komencajn literojn de ĉiuj vortoj krom la plej malgrandaj (artikoloj, konjunkcioj ktp.) En Esperanto pli konvenas nur majuskligi la unuan komencliteron:
-
- Kredu min, sinjorino! (kaj ne Kredu Min, Sinjorino!)
- Esceptas se la verkotitolo estas fremdlingva, aŭ se esperantlingva verko jam havas plurmajusklan nomon: How to Dismantle an Atomic Bomb, Plena Vortaro
Specife pri personaj nomoj [redakti]
- La nomordo estas la ordo uzata de la popolo en internacia medio. Ĉinoj, japanoj, koreoj, hungaroj kaj pluraj afrikaj popoloj uzas unue la familian nomon, dum en la landoj de kristana kaj islama kulturoj estas ĝenerale inverse (unue la persona nomo, poste la familia). Kvankam hungaroj enlande kutime uzas unue la familian nomon, ili sekvas la eŭropan kutimon en internacia medio.
Kazo, vorteco, nombro [redakti]
- Titoloj estu nur nominativaj (baza o- aŭ oj-formo):
-
- hundo, Ĝemelturoj (hundon kaj Ĝemelturojn estas kontraŭregulaj)
- Fremdlingvaj nomoj laŭeble aperu en baza formo (nominativo en plej multaj kazolingvoj):
-
- Carolus magnus kaj ne Carolum magnum aŭ simile.
- Evitu laŭeble nesubstantivojn.
- Kelkfoje oni estas tamen devigita krei nesubstantivan artikol-titolon:
- Ofte eblas aldoni klarigan substantivon al adjektivo:
- Uzu singularon. Pluralon uzu nur
- Kiam ĝi estas parto de memstara nomo: La Mastro de l' Ringoj, Ĝemelturoj
- Skribante pri aferoj kiuj nature apartenas al grupo aŭ aro, notinde
- Geografiaj unuoj (insularoj, montaroj): Aleutoj, Fiĝioj; Alpoj, Andoj
- Etnoj: Anglosaksoj, Kurdoj
- Zoologiaj unuoj superaj al la genroj: lacertuloj, reptilioj
- Kelkfoje pli naturas uzi la sufikson -ar-: Hindeŭropa lingvaro.
- Listecaj artikoloj aperu kiel Listo de X: Listo de Kubaj prezidentoj.
Variantoj de vortoj [redakti]
- Se iu vorto havas alternativan ortografion aŭ perfektan sinonimon, la artikolo kuŝu sub la ĉefa varianto. Ceterajn variantojn oni redirektu al la ĉefa.
- La Vikipediistoj konsideras ĉefaj
- plejmultajn vortojn kun K kie ekzistas variantoj kun Ĥ:
- sensufiksajn titolojn antaŭ sufiksohavaj:
- Tamen notu ke:
- Se vi skribas pri procezo, povas esti aŭ ne esti sufikso -ad- - Naĝo kaj Naĝado ;
- Se vi skribas pri eco, povas esti aŭ ne esti sufikso -ec- - Rapido kaj Rapideco
- Pri la kialoj por la ĉi-supraj elektoj, vidu diskutpaĝe.
Esperantigado de nomoj [redakti]
- Por kompreni kiel estiĝis ĉi tiuj reguloj, vidu la diskuton pri esperantigoj (vidu ankaŭ pli fruan diskuton)
Jenaj nomoj ĉiam estu Esperantigitaj:
- nomoj de landoj (ĉu sendependaj, ĉu pridisputataj): Ganao, Tibeto
- nomoj de subŝtatoj: Indianao, Panĝabo, Turingio
- nomoj de landaj ĉefurboj: Dakaro, Pekino, Prago (ne Praha)
- nomoj de lingvoj: Ajmara lingvo, Guĝarata lingvo
- nomoj kiuj estas ofte Esperantigitaj: Alpoj, Saharo, Bonaero, Korano, Julio Cezaro
- En duba kazo, konsultu la Tekstaron de Esperanto aŭ Guglon por ekscii ĉu esperantigita aŭ ne-esperantigita formo estas pli ofta.
- titoloj de Esperantigitaj libroj, aŭ de Esperante subtitolitaj filmoj
- (Titoloj de ne-Esperantigitaj verkoj povas esti Esperantigitaj aŭ lasitaj en la origina formo laŭ decido de la ĉefa verkinto de artikolo.)
Estas forte rekomendite uzi Esperantigojn kiuj aperas en Plena Ilustrita Vortaro (PIV), krom se iu prezentas bonajn kialojn por ne sekvi ilin. Tiu ĉi rekomendo validas kaj por lok-nomoj kaj por person-nomoj. Tiel ekzemple Cerbero, ne Kerbero.
Por lok-nomoj, kiuj ne plenumas la ĉi-suprajn kriteriojn, la ĉefa verkinto de artikolo povas elekti, ĉu Esperantigo estu uzata aŭ ne. Sed oni ankaŭ konsideru la preferojn de lokaj Esperantistoj.
En la kazo de nomoj de Esperantistoj, oni uzu la formon, kiun tiu Esperantisto preferas uzi en Esperanto.
Nomojn de ne-Esperantistoj, kiujn oni kutime ne Esperantigas ekster la Vikipedio, oni ankaŭ ne Esperantigu en la Vikipedio. Sed Esperantigoj de nomoj el kategorioj, ĉe kiuj oni kutime uzas Esperantigojn ankaŭ estas permesataj (eĉ se temas pri nova Esperantigo). Tiaj kategorioj estas ekzemple nomoj de
- antikvaj grekoj kaj romianoj kaj tiuepokaj dioj
- historiaj regantoj (reĝoj, imperiestroj ktp., Francisko la 1-a, Vilhelmo la 2-a)
- renesancaj humanistoj, kiuj latinigis siajn nomojn (Komenio, ne Komenský)
- sanktuloj (Sankta Georgo, ne Άγιος Γεώργιος, Saint Georges aŭ Heiliger Georg)
Ĉiam, kiam oni uzas Esperantigon, oni menciu la originan nomon komence de la artikolo, kaj kreu alidirektilon el ĝi.
Kiam titoloj "kolizias" [redakti]
Kiam pli ol unu afero havas la saman nomon, faru la jenon:
- Kio nature elstaras kiel bazaĵo, havu la titolon. Ceteraj artikoloj havu interkrampan klarig-aldonon, laŭeble simplan.
-
- Ekzemple: Aŭdante la numeron 1984 la plejmulto da homoj unuavice pensas pri jaro. Tia do estu la artikolo sub 1984. La artikolo pri la libro 1984 (romano de George Orwell) kuŝu sub 1984 (romano). Tiel simple. Nepre ne 1984, romano,1984 (romano de Orwell) aŭ simile.
- Se iu temo ne nature elstaras kiel pli baza ol la aliaj, ĉiuj artikoloj troviĝu sub titolo kun parentez-aldono. Sub la baza titolo estu apartigilo.
-
- Ekzemploj: Roko - Michael Jackson
- Se la temo sufiĉe mallonge estas priskribebla, aŭ se ĝi esence samas kun alia temo, oni povas enmeti du artikolojn sub la sama titolo. Ekzemple: Aŭstralio
Datoj [redakti]
- tago: la 11-a de septembro (kun streketo "11-a" kaj minuskla monato-nomo, septembro)
- monato: septembro de 2001
- jaro: 2001
- jaro antaŭ Kristo: -480
- jarcento: la 20-a jarcento (kun streketo "20-a")
- jarcento antaŭ Kristo: la 5-a jarcento a.K. (kun streketo "5-a")
- Pripensinda estas la aldono al la gregoriaj datoj de aliaj pritemaj datoj laŭ japana, julia, islama kalendaroj.
Titoloj [redakti]
Ĝenerale la titolo de artikolo pri persono ne enhavu titolojn (nom-aldonaĵojn) de la persono (kiel Papo, Reĝino, Caro, Pastro, Sir, Damo aŭ Don):
- Papo Johano Paŭlo la 2-a
- Reĝino Elizabeto la 2-a (Britio)
- Don Kiĥoto
Tiaj titoloj tamen ja estu menciataj en la artikolo mem.