Vikipedio:Vikipedio en UK

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
De maldekstre: Yves Nevelsteen, Beatrice Allée kaj Ziko van Dijk, georganizantoj de la vikipediaj aranĝoj dum UK 2008

Vikipediistoj aktivas ankaŭ en Universala Kongreso de Esperanto.

Enhavo

[redakti] Vikipedio kaj UK 2008

La UK 2008 okazis en Roterdamo, Nederlando.

[redakti] Publika agado

Vikipedio-informilo 2008

La proks. 1800 kongresanoj ricevis per la kongresdokumentoj informilon pri Vikipedio. Ĝi estis financita de UEA, EEU kaj E@I.

[redakti] Vikipediistoj

Venos laŭplane:

  • Ziko 16:59, 18. Jun 2008 (UTC)
  • Yves Nevelsteen 19:15, 18. Jun 2008 (UTC)
  • Marcos 19:55, 18. Jun 2008 (UTC)
  • Bea 10:34, 19. Jun 2008 (UTC)
  •  ?

Postnoto: Venis pli da, proksimume deko el la iom regulaj kontribuantoj.

[redakti] Programeroj

Dum la UK 2008 en Roterdamo okazis tri programeroj kun rilato al Vikipedio.

[redakti] Kleriga lundo

10h45 – 12h15, salono Wensing: sesio por

  • renkonti aliajn vikipediistojn, grupfoto (postnoto: ne okazis)
  • helpi al novuloj
  • prelego de Yves Nevelsteen

Raporto (el Kongresa Kuriero, mardo): "Salono Wensing kun siaj 50 sidlokoj plenegis, kaj tamen ĉ. 30 pliaj interesitoj devis resti ekstere, kiam la vikipediistoj vokis al kunsido. Ziko van Dijk prezentis la novan Vikipedio-informilon, kiun ĉiu kongresano havis en la kongressako, kaj Yves Nevelsteen prelegis pri Vikipedio ĝenerale, kun multe da praktikaj ekzemploj. Pavla Dvoraková anoncis KAEST-seminarion kun Vikipedio-sesio, kaj helpis ankaŭ Beatrice Allée. Pro la grandega interesiĝo, vendrede okazos plia kunveno pri Vikipedio."

Ziko van Dijk en la Esperantologia Konferenco

[redakti] Esperantologia konferenco

Ĵaŭde (10h30-14h30). Interalie kun Ziko van Dijk: "Esperanto kaj malfortaj lingvoj en Vikipedio". La kontribuon ĉeestis ĉ. 70 homoj. Mana enketo montris ke preskaŭ ĉiuj havas retligon, preskaŭ ĉiuj jam legis ion el Vikipedio, eble tri kvaronoj faris jam minimume unu redakton kaj eble deko estas registritaj vikipediistoj.

[redakti] "Vikipedio denove"

Pavla Dvořáková invitas al KAEST, kiu havos vikipedian sesion

Vendrede 16.30h ĝis 18h, en salono "Lapenna". Venis proks. 70 vikipediistoj kaj interesiĝantoj. Programeroj:

  • Filmo kun Jimmy Wales denove
  • Ziko van Dijk: "Kiu estas la ĉefo de Vikipedio?"
  • Yves Nevelsteen: "Kiel redakti artikolon"
  • José Antonio Vergara, estrarano de UEA: Salutvorto
  • Pavla Dvořáková: Invito al KAEST
  • Ziko van Dijk: "Vikimedia Komunejo"

[redakti] Gazetara reago

[redakti] Noto

La 23-an de julio 2008, dumkongrese, estis kreita ca:Congrés Universal d'Esperanto (kataluna), evidente de neesperantisto.

[redakti] Vidu ankaŭ