Vikiversitato
El Vikipedio
Vikiversitato estas projekto de la Fondaĵo Vikimedio. La oficiala nomo de la projekto estas Wikiversity anglalingve.
Vikiversitato estas virtuala komunuma kunlabora libera kaj senpaga pedagogia spaco por studado kaj esploroj. Estas ĉefpaĝo en 17 lingvoj kaj 5 plenaj projektoj en la angla, franca, germana, hispana kaj itala.
La Esperantlingva Vikiversitato estis kreita sur beta.wikiversity.org en Novembro 2008. Marcos Cramer kaj José Antonio Vergara komune ekis iniciaton por igi ĝin aktiva projekto kaj interligi ĝin kun la jam ekzistantaj strukturoj de faka Esperanto-agado. Ĉi tiu iniciato estis lanĉita per artikolo en la revuo Esperanto (decembra numero de 2008).
[redakti] Eksteraj ligiloj
| Projektoj de la Fondaĵo Vikimedio | |
|---|---|
|
Vikilibroj · Wikijunior · Vikiversitato · Vikimedia komunejo · Vikivortaro · Vikinovaĵoj · Vikipedio · Vikicitaro · Vikifontaro · Vikispecioj · Vikimedia inkubejo · Meta-Vikio · MediaWiki |