Viktória Balogh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

BALOGH Viktória [balog vikto'ria] (naskiĝis en 1929 kaj mortis en la 4-a de julio 1993 en Eger) estis iama hungara pedagogia docentino, profesorino de matematika katedro en la Pedagogia Altlernejo Károly Eszterházy [karoj esterhazi] de Eger, respondeculino pri instruado de Esperanto en Departementa Komitato Heves, esperanta klubgvidantino de Departementa Kulturdomo Eger. Oni nomis ŝin kareseme Onjo Viki. Ŝi vivis sola sen familio.

Ŝi eklernis la lingvon en la 1970-aj jaroj, kiun ŝi poste eĉ instruis ne nur en la Altlernejo, sed en mezlernejoj, kursoj, someraj lernejoj.

Ŝi estis prezidantino de la departementa asocia ekzamenkomisiono de Esperanto kaj ankoraŭ ŝi plenumis aliajn komisiojn de HEA.

Ŝi verkadis Esperantajn matematikajn studojn kaj aperigis ilin en eksterlandaj Esperanto-gazetoj.