Viktimoj (libro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

EdE-V

Viktimoj. Romano, originale de J. Baghy. 1925, 162 p.; dua eld. 1930, 240 p.; tria eld. 1971 Kopenhago; sesa eld. 1991 Eldonejo Fenikso. „En la romano temas pri la martira vivo kaj superhoma sufero de la siberiaj militkaptitoj, pri la viktimoj de la mondoskua granda kataklismo. Ilian vivon priskribas la aŭtoro kun granda realeco, li mem ja estis ankaŭ ilia samsortano. Ĝia stilo estas modela kaj tute klasika.” (Halka, L.M. 1931, p. 16.)