Viktor Ĵavoronkov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Viktor Ĵavoronkov
Persona informo
Naskiĝo 1-an de majo 1885 (1885-05-01)
en Jaroslavla provinco
Morto Nekonata
Lingvoj Esperanto
Loĝloko Moskvo
Ŝtataneco Rusia Imperio
Alma mater Moskva Ŝtata UniversitatoMoskva Instituto de Esperanto
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Ĵavoronkov Viktor Feodosieviĉ (naskiĝis la 1-an de majo 1885 en Mologa, gubernio Jaroslavl) estis rusia kaj sovetunia esperantisto kaj radiometodisto.

Li lernis en Rjazana gimnazio kaj studis en la jura fakultato de la Moskva universitato. Ekde la jaro 1908, do ekde la 13-a vivjaro, li estis esperantisto kaj en 1911 iĝis la unua diplomito de la Moskva Instituto de Esperanto. Ĝis 1914 li partoprenis en Moskva studenta grupo Esperantista. De 1915 ĝis 1922, laborante en sanitara vagonaro, li prelegis ĉirkaŭ 350 lekciojn pri Esperanto kaj gvidis kursojn en multaj urboj. De post 1922 li estis membro kaj kandidato de la centra komitato de Sovetrespublikara Esperantista Unio.

En 1923 Ĵavoronkov iniciatis unuan Esperanto-radiodisaŭdigon en Sovetunio kaj de post tiam dum kelkaj jaroj gvidis Esperanto-kursojn el la moskvaj radiostacioj. Li estis aŭtoro de radiovortareto. De 1922 ĝis 1926 li estis organizanto de Esperanto-movado de sovetuniaj blinduloj kaj fondis Esperanto-bibliotekon ĉe la Sovetunia Societo de blinduloj. En 1930 li estis administranto de ŝtataj kursoj de Esperanto en Moskvo, multe propagandis Esperanton inter PTT-istoj, funkciante dum kelkaj jaroj kiel gvidanto de Esperanto-fako en centra librejo de PTT-ista sindikato.

Traduko[redakti | redakti fonton]

  • PROFESIA UNUIĜO DE POŜTO, TELEGRAFO, TELEFONO KAJ RADIO DE U. S. S. R. Eldonis Centra Oficejo de Esperantistoj de Ligilo de USSR, Parizo, 1926.
Citaĵo
 llustrita broŝuro pri la organizo de la sindikato en Ruslando. 
— Belga esperantisto n144 (feb 1927)