Viktor Ŝenderoviĉ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Viktor Ŝenderoviĉ
Persona informo
Виктор Анатольевич Шендерович
Naskonomo Виктор Анатольевич Шендерович
Naskiĝo 15-an de aŭgusto 1958 (1958-08-15) (65-jaraĝa)
en Moskvo
Lingvoj rusa vd
Loĝloko Moskvo vd
Ŝtataneco RusioIsraeloSovetunio vd
Alma mater Moskva Ŝtata Instituto de Kulturo vd
Partio senpartia vd
Profesio
Okupo scenaristo • satiristo • publikigistopolitikisto • radio-prezentisto • televida prezentisto • homrajta aktivulo • ĵurnalisto • poeto • prezentistopedagogoinstruisto • prozisto • kolumnisto • verkisto vd
Laborkampo literaturoĵurnalismo • opinia ĵurnalismo vd
Aktiva en Moskvo vd
Aktiva dum 1991– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Viktor ŜENDEROVIĈ (naskiĝis la 15-an de aŭgusto 1958 en Moskvo) estas rusia satiristo kaj televida ĵurnalisto.

Ŝenderoviĉ kiel politikisto[redakti | redakti fonton]

Baloto al Dumao en 2005[redakti | redakti fonton]

Viktor Ŝenderoviĉ deklaris pri sia intenco balotiĝi en Ŝtatan Dumaon en 201-a Universitetskij balota distrikto de Moskvo. Laŭ liaj vortoj, la lastaj balotadoj en unumandataj distriktoj estas lasta ŝanco por la popolo memorigi al la potenco pri si per civiliza maniero, informas interreta eldonaĵo "Ĉiutaga ĵurnalo".

Ŝenderoviĉ diris, ke li balotiĝos por ebligi al milionduono da elektantoj de la 201-a distrikto esprimi sian rilaton al la farso, en kiun la potenco transformis la parlamenton kaj la proceduron de balotoj.

La ĵurnalisto ankaŭ memorigis, ke pli frue Miĥail Ĥodorkovskij intencis balotiĝi en ĉi tiu distrikto, kaj por li, laŭ datumo de sociologia organizo "Levada-centro", povis voĉdoni pli, ol triono da la elektantoj.

Ŝenderoviĉ substrekis, ke li ne intencas transformiĝi en politikiston, kaj lia dumonata balotkampajno estos publika eksperimento de la libera ĵurnalisto. Necesas konsideri, ke Viktor Ŝenderoviĉ estas membro de konsilio de la "Komitato-2008. Libera elekto.", gvidata de Garri Kasparov, tutmonde konata ŝakisto, kiu lastatempe tre multe politikumas.

La aldonaj balotoj en Ŝtatan Dumaon okazis la 4-an de decembro 2005, kaj la 4-a de oktobro estis la lasta tago, kiam oni povis prezenti necesajn dokumentojn en la elektan komisionon.

Pli frue, en lundo, la 3-a de oktobro, la Centra elekta komisiono de Rusio promulgis kandidatojn en deputitoj de Ŝtata Dumao de partioj "Unueca Rusio" kaj "Patrolando", kiuj estos enregistritaj en bultenoj en Universitetskij distrikto de Moskvo. Kiel oni informas en paĝaro de televida novaĵ-programo "Vesti", oni balotigis kinoreĝisoron Stanislav Govoruĥin de partio "Unueca Rusio" ("Jedinaja Rossija"), kaj de partio "Patrolando" ("Rodina") oni balotigis membron de la partia politika konsilantaro Sergej Danilenko.

Estro de la Centra elekta komisiono Aleksandr Veŝnjakov memorigis, ke kandidato de "Unueca Rusio" ne bezonas kolekti subskribojn de elektantoj por registriĝo, ĉar ĉi tiu partio estas en konsisto de Dumao.

Laŭ vortoj de komisiona membro, al nuna momento 29 homoj informis la komisionon pri sia intenco kandidatiĝi en la balotado en Ŝtatan Dumaon en 201-a Universitetskij distrikto.

Ŝenderoviĉ malgajnis en la balotoj kaj ne iĝis deputito. Pri sia sperto li verkis libron "Nefindumaiĝinto" ("Недодумец").

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.