Viktor Belogorcev

El Vikipedio, la libera enciklopedio

EdE

Viktor Sergeeviĉ BELOGORCEV (naskiĝis en 1903 en Tomsk, Siberio kaj mortis pro "fizika konsumado" [distrofio] en koncentreja hospitalo la 25an de januaro 1940 ) estis rusa pioniro de Esperanto kaj laboristo.

Gepatroj: patro - mina inĝeniero. Dum rusa-japana milito estis oficiro kaj pereis apud la urbo Ĥarbin. Patrino - instruistino.

Fariĝinte esperantisto en 1919, li aktive propagandis esperanton kaj organizis rondetojn en Tomsk, Barnaul, Nikolajev. En siaj 30aj jaroj li estis menciita en la "Enciklopedio de Esperanto". En 1931 li estis elektita (pli vere eble kooptita) en CK SEU. En Nikolajev li loĝis ekde 1927 ĝis 1935. En 1935 li estis arestita kaj reprezaliita laŭ art. 54a kaj malliberigita je 3 jaroj, sed poste, en 1938, oni daŭrigis la malliberigon. En 1940 li mortis pro distrofio en koncentrejo, kiu situis ie en Malproksima Oriento. Li havis edzinon Raisa kaj filinon Alina, sed iliaj spuroj ĝis nun ne estis trovitaj.

Laŭ art. 1 de Ukazo de PVS [Prezidio de Supera Konsilio] USSR de la 16a de januaro 1989, Viktor Belogorcev la 25an de majo 1989 estis rehonorigita.


Eksteraj ligiloj