Victor Brecheret

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Viktor Brecheret)
Saltu al: navigado, serĉo
Victor Brecheret
(1894-1955)
Monumento al la Bandejroj[1][2], lia plej fama skulptaĵo.
Monumento al la Bandejroj[1][2], lia plej fama skulptaĵo.
Naskiĝis Vittorio Breheret
22-a de Februaro 1894
en Farnese, Flago de Italio
Mortis 17-a de Decembro 1955
en San-Paŭlo, Flago de Brazilo
Profesio Italdevena brazila skulptisto.
v  d  r
Information icon.svg

Victor Brecheret (naskonome Vittorio Breheret) (* Farnese, en la 22-a de Februaro 1894 - † San-Paŭlo, en la 17-a de Decembro 1955), estis italdevena brazila skulptisto, konsiderata unu el la plej gravaj de la lando. Li respondecas pri la enkonduko de la modernismo en la brazila skulptado. Lia figuro elstariĝis dank'al ĉapo kiun li ĝenerale portis, gravurante por ĉiam la tradician bildon de la artisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis filo de Aŭgusto Breheret kaj Paolina Nanni, kiu mortis kiam la eta Vittorio estis nur ses-jara. Li estis adoptita je la familio de la pripatrina onklo, Enriko Nanni, kaj kun lia familio li enmigris Brazilon ankoraŭ infane.

En Brazilo, li fariĝis Victor Brecheret (lia denaska nomo estis Vittorio Breheret), kaj kiam li estis pli ol 30-jara li petis helpon al la brazila Justico por enskribi sian naskiĝateston, kvankam malfrue, en la Civila Registro de la urbo San-Paŭlo. Tiele li plifirmigis sian brazilan naciecon, kvankam li estis naskita en Italio. Tiaspeca reguligo estis tre ordinara inter enmigrintoj italaj dum la unua duono de la dudeka jarcento en Brazilo.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Ankoraŭ juna li vizitadis la lecionojn pri gipso-ĉizelado en la Liceo pri Artoj kaj Oficoj el San-Paŭlo[3], kie pli malfrue li estis uzonta la atelieron kaj la lernantojn celante muldi siajn skulptaĵojn. Li maturiĝis kiam li studis en Eŭropo, kie li faris kontakton kun la artismaj avangardoj kiuj okazis en la jardekoj 1910 kaj 1920. Li laboris kun la itala skulptisto Arturo Dazzi (1881-1966)[4], kaj estis alte influita de la estetiko de la post-impresionistoj tiel kiel de la kroato Ivan Meŝtroviĉ[5] kaj de la francoj Aŭgusto Rodin (1840-1917) kaj Émile-Antoine Bourdelle (1861-1929)[6][7]. Kiam li revenis al Brazilo, li asociiĝis al Emiliano Di Kavalkanti (1897-1976)[8], Marjo de Andrade (1893-1945)[9], Osvaldo de Andrade (1890-1954)[10] kaj Menotti del Picchia (1892-1988)[11], kiuj kune kun li partoprenis en la enkonduko de la avangarda penso tie dissemita.

Li prenis parton en la Semajno pri Modernarto en 1922[12], kie li ekspoziciis dudek skulptaĵojn en la vestiblo kaj en la koridoroj de la Municipa Teatro el San-Paŭlo[13]. Eke de tiam li tenadis paralele karieron en Eŭropo kaj en lia lando. Li faris ekspozicion en la Salono de Sendependuloj en Parizo kaj fondis la Societon Pro-Modernarton.

En 1920 li gajnis internacian konkurson pri skizoj por la konstruo de grandega skulpturo en San-Paŭlo (temis pri la estonta Monumento al la Bandejroj[1]). En 1923 la registaro el la Ŝtato San-Paŭlo mendis al li la konstruadon de la Monumento al la Bandejroj[1], kies projekton Brecheret devis sin dediĉi dum la dudek sekvintaj jaroj. La Monumento al la Bandejroj[1] estis la plej granda faritaĵo de Brecheret kaj prenis de li pli ol 33 jaroj por esti finkonstruita (1920-1953).

En 1951 li estis premiita kiel la plej bona nacia skulptisto dum la unua Bienalo el San-Paŭlo[14].

Skulptaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kiam li studis en la Liceo pri Artoj kaj Oficoj el San-Paŭlo[3], Breŝereto estis esence manlaboristo, kiu skulptis faraĵojn per klasika kaj romantika maniero.

En Eŭropo, li ekis similan produktaĵon tiel kiel de la post-impresionistoj. Kiam li faris kontakton kun la avangardistoj, kiuj estis laŭŝate en tiu epoko en la Eŭropa kontinento, li komencis elesprimi siajn ellaboraĵojn per manifestoj devenintaj de la konstrukapableco, ekspresionismo kaj kubismo, sed neniam pere de la vera abstraktado. Dum lia plej matura kaj produktiva periodo, Victor penis realigi estetikajn eksperimentojn kiuj ligis la vere brazilan indiĝenan skulpturon al la metodoj elvolviĝintaj de li en Eŭropo.

El inter liaj skulptaĵoj menciendas:

  • Idolo (1921)
  • Faŭno (1942)
  • Post la bano (1945)
  • La indiĝeno kaj la Saçuapara[15] (1951)
  • Monumento al la Bandejroj[1] (1953)
  • Monumento al Duko el Kaŝias (1960)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 La Monumento al la Bandejroj estas artaĵo kreita de la skulptisto Victor Brecheret. Ĝi lokiĝas en la centro-suda regiono de la urbo San-Paŭlo kaj estis inaŭgurita dum la memorfestoj pri la Kvarcentjariĝo de la fondaĵo de la urbo (1954).
  2. Bandejroj estis armitaj ekspedicioj celante eksplori la forajn enlandojn de Brazilo, kies propono estis sklavigi la indiĝenojn aŭ eltrovi orminejojn. Ĉar la homoj antaŭe irintaj portis standardon, ili estis nomitaj bandejaranoj aŭ pioniroj.
  3. 3,0 3,1 La Liceo pri Artoj kaj Oficoj de la urbo San-Paŭlo (portugallingve: Liceu de Artes e Ofícios de São Paulo) estas brazila civila societo kun privataj rajtoj, kies ĉefaj aktivaĵoj okazas en la sferoj de la profesia instruado. La institucio estis fondita en 1873 kaj aktivas ankaŭ en la industria kultura produktaĵo.
  4. Arturo Dazzi (1881-1966) (* Carrara, en la 13-a de Julio 1881 - † Pisa, en la 16-a de Oktobro 1966), estis itala pentristo kaj skulptisto.
  5. Ivan Meštrović (* Vrpolje, Ukrainio, en la 15-a de Aŭgusto 1883 - South Bend, Indiana, en la 16-a de Januaro 1962), estis kroata skuptisto kiu nacianiĝis usonanon.
  6. Émile Antoine Bourdelle (1861-1929) (* Montauban, en la 30-a de Oktobro 1861 - † Le Vésinet - Yvelines, en la 1-a de Oktobro 1929), estis franca skulptisto kaj unu el la plej reliefigitaj dum la Bela Epoko.
  7. La Bela Epoko estis historia franca periodo kiu komencis en 1890 kaj finiĝis dum la eko de la Unua Mondmilito en 1914, kiu karakterizis sin per la paco kaj prospero, permesante tiamaniere la elvolviĝon de la ĉefverkoj en literaturo, muziko, teatro kaj okulartoj.
  8. Emiliano Di Cavalkanti (1897-1976) (* Rio-de-Ĵanejro, en la 6-a de Septembro 1897 - † Rio-de-Ĵanejro, en la 26-a de Oktobro 1976), estis brazila pentristo, desegnisto, ilustristo kaj karikaturisto.
  9. Mário de Andrade (1893-1945) (* San-Paŭlo, en la 9-a de Oktobro 1893 - † San-Paŭlo, en la 25-a de Februaro 1945), estis brazila poeto, romantikisto, muzikologo, historiisto, artokritikisto kaj fotisto.
  10. Oswald de Andrade (1890-1954) (* San-Paŭlo, en la 11-a de Januaro 1890 - † San-Paŭlo, en la 22-a de Oktobro 1954), estis brazila verkisto, eseisto kaj dramaturgo.
  11. Menotti del Picchia (1892-1988) (* San-Paŭlo, en la 20-a de Marto 1892 - † San-Paŭlo, en la 23-a de Aŭgusto 1988), estis brazila poeto, ĵurnalisto, advokato, notario, politikisto, romantikisto, kronisto, pentristo kaj eseisto.
  12. La Semajno pri Modernarto, en San-Paŭlo, okazis de la 13-a ĝis la 17-a de Februaro 1922, en la Municipa Teatro el San-Paŭlo, kie ĉiutage temon estis dediĉita, nome, pentrado, skulptado, poezio, literaturo kaj muziko.
  13. La Municipa Teatro el San-Paŭlo estas la plej grava de la urbo kaj unu el la poŝtkartoj de la ĉefurbo el San-Paŭlo. Ĝi estis fondita en la 12-a de Septembro 1911, kies projektoj estis de la arkitekto Klaŭdjo Rossi (1850-1935) kaj desegnoj de Domiziano Rossi (1865-1920).
  14. Internacia Arto-bienalo el San-Paŭlo (portugallingve: Bienal Internacional de Arte de São Paulo), estas grandproporcia ekspozicio okazinta ĉiun du jarojn en la urbo San-Paŭlo. La evento ordinare okazas en la Pavilono Ciccillo Matarazzo de la Parko Ibirapuera.
  15. Suçuapara (ankaŭ skribiĝas sussuapara aŭ saçuapara), esta nomo de indiĝena kornohava cervo.