Viktor Fischl

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Viktor FISCHL [Fiŝl], (lia alia nomo estis Avigdor DAGAN) (naskiĝis la 30-an de junio 1912 en Hradec Králové – mortis la 28-an de majo 2006 en Jerusalemo) estis ĉeĥa, juda kaj israela poeto, prozisto, ĵurnalisto kaj tradukisto.

Viktor Fischl naskiĝis en Hradec Králové, kie en gimnazio instruis lin Miloš Lukáš, poste li studis juron en Prago. Post la studado li laboris kiel ĵurnalisto (redaktis cionisman ĵurnalon Judaj informoj) kaj parlamenta sekretario de la Juda partio.

En 1939 li elmigris al Londono, kie li laboris en eksterlanda rezist-movado kontraŭ Hitlero – aprile li estis prezentita al ministro de eksterlandaj aferoj Jan Masaryk, kun kiu li kunlaboris ankaŭ post reveno al Ĉeĥoslovakio.

En 1940 li kunfondis ekzilan ĉeĥoslovakan PEN-klub (kun František Langer kaj aliaj) kaj ĝis la fino de la milito estis ĝia sekretario. En 1949 li elmigris la duan fojon, ĉifoje al Israelo, kie li akceptis la nomon Avigdor Dagan kaj vivis ĝis la morto en Jerusalemo. Kiel diplomato li laboris ĉe israelaj ambasadorejoj en Japanio, Barmo, Pollando, Jugoslavio, Norvegio, Islando, Aŭstrio.

En 1977 li finis diplomatan karieron kaj dediĉis sin plena al literatura agado.

Poemaroj

  • Jaro (Printempo, 1933)
  • Kniha nocí (Libro de la noktoj, 1936)
  • Hebrejské melodie (Hebreaj melodioj, 1936)
  • Evropské žalmy (Eŭropaj psalmoj, 1941)
  • Mrtvá ves (Morta vilaĝo, 1943 - pri Lidice)
  • Lyrický zápisník (Lirika notlibro, 1946)
  • Anglické sonety (Anglaj sonetoj, 1946)
  • Dům u tří houslí (Domo ĉe tri violonoj, 1981)
  • Krása šedin (Beleco de grizaj haroj, 1992)
  • Žalmy a poezie (Psalmoj kaj poezio, 1996)
  • Píseň o lítosti (Kanto pri bedaŭro, 1982)

Prozo

  • Hovory s Janem Masarykem (Dialogoj kun Jan Masaryk, 1952)
  • Kuropění (Kokokriado, mateno, 1975)
  • Hrací hodiny (Lud- horloĝo, 1982)
  • Všichni moji strýčkové (Ĉiuj miaj onkloj, 1987)
  • Pátá čtvrť (La kvina kvartalo, 1990)
  • Jeruzalémské povídky (Jerusalemaj rakontoj, 1985)
  • Figarova zlatá svadba (La ora nupto de Figaro, 1987)
  • Svědek téměř stoletý (Atestanto preskaŭ centjara, 1988)
  • Dvorní šašci (Kortegaj bufonoj, 1990)
  • Strýček Bosko (Oĉjo Bosko, 1993)
  • Setkání (Renkontiĝo, 1994)
  • Říkali mu Sefi (Oni nomis lin Sefi, 1998)
  • Zátiší s houpacím koněm (Morta naturo kun balanca ĉevalo, 1998)

Tradukoj

  • Poezie Starého zákona (Poezio de Malnova Testamento, 2002)

Pri Viktor Fischl

  • Dva životy (Du vivoj, – interparolo de Dana Emingerová kun Viktor Fischl)
  • Setkání s Viktorem Fischlem (Renkontiĝo kun Viktor Fischl, 2002)