Viktor Knorre
| Viktor Knorre | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Nomo | Viktor Knorre | |
| Dato de naskiĝo | 4-a de oktobro 1840 | |
| Loko de naskiĝo | Mikolajivo | |
| Dato de morto | 25-a de aŭgusto 1919 | |
| Loko de morto | Berlino | |
| Okupo | ||
| Aĝo je morto | 78 | |
Viktor Knorre (naskiĝis la 4-an de oktobro 1840 en Mikolajivo, mortis la 25-an de aŭgusto 1919 en Berlino) germandevena rusa astronomo kaj ŝakisto
Li naskis en familio da astronomoj de tri generacioj. Lia avo, Ernst Friedrich Knorre (1759 - 1810) foriris el Germanio por labori en la observatorio de Dorpat (hodiaŭ, Tartu en Estonio). Lia patro Karl Friedrich Knorre (1801 - 1883) estis direktoro de la astronoma observatorio de Nikolajevo de 1827.
Enhavo |
Astronomo[redakti]
en 1862, Viktor Knorre iris studi pri astronomio en Berlinon, kun Wilhelm Julius Förster. Li laboris kiel kalkulisto en 1867 en la observatorio Pulkovo, kaj poste en la observatorio de Berlino, kie lia patro jam iris proksimume en 1871.
En Berlino, li malkovris kvar asteroidojn.
| 158 Koroniso | 4-a de januaro 1876 |
| 215 Enono | 7-a de aprilo 1880 |
| 238 Hipatio | 1-a de julio 1884 |
| 271 Pentesileo | 31-a de oktobro 1887 |
Ŝakludisto[redakti]
Viktor Knorre estis konata kiel bona ŝakludisto. Li partoprenis je pluraj ŝakturniroj en la 1860-aj jaroj
Li donis sian nomon al la Varianto Knorre de la defensivo de la du ĉevaloj [1], kaj al la Varianto Knorre de la hispana malfermo.
Noto kaj referencoj[redakti]
- ↑ Two knights defence, Knorre variation (ECO: C59) (Defensivo de la du ĉevaloj Varianto Knorre)(angle)