Viktor Kulakov

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Viktor Kulakov (ruse Виктор Александрович Кулаков) estas sovetia kaj ruslanda esperantisto. Naskiĝis 25-an de februaro 1958 en Jekaterinburg (tiam Sverdlovsk). Esperantistiĝis en 1982 per gazeta kurso Esperanto en 16 tagoj. Ekspres-kurso. de Boris Kolker. Partoprenis en multaj esperantistaj renkontoj, ofte kiel (kun)organizanto. Sekretario de sverdlovska esperanto klubo dum kelkaj jaroj. Viktor estas unu el la ruslandaj pioniroj de “komputiligo” de Esperantujo. Li kunlaboris en la eldonejoj Sezonoj kaj Ural-Sovety por kiuj li produktis esperantajn tiparojn kaj pelilojn laŭ la kodigo, rekonita de Komputika leksikono kiel “la rusa esperantigo de Kulakov”. Ekde la fondo de Ruslanda Esperantisto ĝis 1994 li pasigis multajn centojn da horojn enpaĝigante ĝin. En 1995 li disponigis sian oficejan ret-adreson por la E-Centro Jekaterinburg, kaj ekfunkciigo de hejmpaĝo de La Ondo de Esperanto kaj Sezonoj estas lia merito. Eks-redakciano de La Ondo de Esperanto pri komputilaj aferoj. Eks-membro de TEĴA, UEA. Eks-gvidanto de la Komputista Sekcio de REU.

Referencoj