Viktor Rákosi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Viktor Rákosi
Persona informo
Naskonomo Kremsner Viktor
Naskiĝo 20-an de septembro 1860 (1860-09-20)
en Ukk
Morto 15-an de septembro 1923 (1923-09-15) (62-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Partio Party of Independence and '48 vd
Familio
Gefratoj Szidi RákosiJenő RákosiBéla Rákosi vd
Profesio
Okupo verkistoĵurnalistopolitikisto vd
Aktiva en Budapeŝto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Viktor RÁKOSI [rAkoŝi], hungare Rákosi Viktor estis hungara verkisto, ĵurnalisto kaj politikisto, membro de Societo Kisfaludy, membro de Societo Petőfi. Li uzis la pseŭdonimon Sipulusz (ŝipulus). Liaj fratoj estis Béla Rákosi, Jenő Rákosi kaj Szidi Rákosi.

Viktor Rákosi naskiĝis, kiel Kremsner Viktor la 20-an de septembro 1860 en Ukk. Li mortis la 15-an de septembro 1923 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La tuta familio ŝanĝis nomon al Rákosi en 1867. Viktor Rákosi komence edukiĝis en Transilvanio, poste li frekventis lernejon en Budapeŝto, fine li ĵurnaladis kaj redaktadis. Ekde 1901 li estis elektita parlamentano en Hajdúnánás. En 1911 li paraliziĝis.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Verőfény (Sunobrilego), noveloj, 1886
  • A bujtogatók (La ekscitantoj), romano, 1886
  • Egy falusi Hamlet (Vilaĝa Hamleto), romano, 1891
  • Rejtett fészkek (Kaŝitaj nestoj), noveloj, 1892
  • Humoreszkek (Humoraĵoj), 1897
  • Aranylakodalom, (ora muptofesto), teatraĵo, 1897, 1899
  • Hős fiúk (Heroaj knaboj), porjunulara romano pri la liberecbatalo, 1900
  • Tartalékos férj (Rezervista edzo), teatraĵo, 1901
  • A sasok (La agloj), komedio, 1901
  • Boldog idők, boldog emberek (Feliĉaj tempoj, feliĉaj homoj), romano, 1923

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio