Viktor Vasnecov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Viktor Vasnecov
Persona informo
Naskonomo Виктор Михайлович Васнецов
Naskiĝo 3-an de majo 1848 (1848-05-03)
en Lopyal
Morto 23-an de julio 1926 (1926-07-23) (78-jaraĝa)
en Moskvo
Tombo Vvedenskoje-tombejo
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio
Alma mater Rusia Akademio de Belartoj
Subskribo Viktor Vasnecov
Familio
Frat(in)o Apollinary Vasnetsov
Okupo
Okupo pentristo • arkitekto • poŝtmarkdesegnisto
Verkoj Alyonushka
Knight at the Crossroads
Ivan Tsarevich on the Grey Wolf
vdr
Subskribo de Viktor Vasnecov. 1886

Viktoro Miĥajloviĉ VASNECOV (ruse Виктор Михайлович Васнецов; (naskiĝis la 15-an de majo 1848 en vilaĝo Lopjal, Vjatka provinco de Rusia Imperio, mortis la 23-an de julio 1926 en Moskvo) estis eminenta rusa pentristo.

Juneco[redakti | redakti fonton]

Viktoro naskiĝis en familio de paroĥestro Mikaelo Vasnecov, kiu estis bone edukita persono kaj havis diversajn hobiojn, inkluzive pentradon. Ĝin li instruis al siaj filoj Viktoro kaj Apolinario. Avo de ambaŭ fratoj Bazilo Vasnecov estis laŭprofesie pentristo de ikonoj kaj prezentis siajn laboron kaj verkojn al ili.

Ekde 1858 ĝis 1862 Viktoro lernis en la klerika lernejo situanta en urbo Vjatka. Ekde 1862 li kvin jarojn studis en tiea seminario, kiun li lasis antaŭ fino de studado en 1867.

Kariero de pentristo[redakti | redakti fonton]

Kvankam Viktoro Vasnecov famiĝis ĉefe kiel pentristo, sed li reale estis efektiva artisto, ĉar liaj verkoj restis en la rusa skulpturo, arkitekturo kaj ceteraj fakoj de belarto.

1866—1867[redakti | redakti fonton]

Li faris 60 ilustraĵojn por almanako "La rusaj aforismoj kaj proveboj" far N.Trapicin. Tiam aperis liaj unuaj pentraĵoj faritaj per oleaj farboj: "Laktovendistino" kaj "Rikoltistino".

1867—1869[redakti | redakti fonton]

Aŭguste de 1867 Vasnecov venis al Sankt Peterburgo. En ĉefurbo de Rusia Imperio li fiaskis dum enirekzameno en Akademio de belarto. Tiam li ilustris du popularajn librojn: "Aboco por la popolo" kaj "Aboco por soldatoj", kiujn verkis N.Stolpjanskij. Samtempe li perfektigis sian lertecon en lernejo de desegnistoj, kiun fondis Favora Socio por belarto.

En 1868 li sukcesis en ekzameno kaj komencis studi en la Akademio.

1870—1878[redakti | redakti fonton]

Paŭlo Tretjakov pentris Repin

En 1870 Vasnecov gajnis la Grandan Arĝentan medalon de la Akademio pro sia laboro: "Kristo kaj Pilato antaŭ la popolo". Somere de 1871 en Kievo li multe laboris por ilustrado de libro "Taraso Buljba" far Nikolao Gogol.

Ekde 1872 li preferis pentri ĉefe per oleaj farboj. Kelkaj liaj pentraĵoj estis en diversaj naciaj kaj eksterlandaj ekspozicioj. En 1873 lian pentraĵon "Laboristoj kun ĉarumoj" aĉetis por sia galerio Paŭlo Tretjakov.

Februare de 1875 Vasnecov lasis la Akademion de belarto.

Tri prodoj

Ekde marto de 1876 ĝis majo 1867 Vasnecov loĝis kaj laboris en Parizo, kie li prezentis siajn verkojn en ekspozicioj kaj pentris la novajn. Tie aperis lia krokizo de la estonta famega pentraĵo "Tri prodoj".

1879—1886[redakti | redakti fonton]

Post reveno al Sankt Peterburgo Vasnecov amikiĝis kun kelkaj famaj rusaj pentristoj kaj aliĝis al "Kolegaro de moveblaj ekspozicioj de pentraĵoj". Ekde marto de 1878 li ĉefe loĝis en Moskvo.

Tiam li konatiĝis kun fama rusa mecenato Savo Mamontov kaj ofte vizitis ties bienon en Abramcevo. Tie li daŭrigis sian pentradon de "Tri prodoj", faris dekoraĵojn kaj kostumojn por teatraĵo "Neĝulino". Desegnis arkitektajn projektojn de la preĝejo kaj la dometo en la rusa stilo.

Tiutempe Vasnecov multe laboris por ornamado de halo "La ŝtona jarcento" de la Ŝtata Historia muzeo en Moskvo.

Printempe kaj somere de 1885 Vasnecov vizitis Italion, kie li konatiĝis kun kelkaj eksponaĵoj el Renesanco.

1887—1898[redakti | redakti fonton]

Memortabulo sur loĝejo kaj studio
Loĝejo kaj studio de Vasnecov en 1894 - 1926. Nun muzeo
Mozaiko en korto
Serafo

Tiu-ĉi tempa periodo estis grava etapo en vivo de Vasnecov, kiu tiam ĉefe laboris en Kievo por ornamado de Vladimirskij katedralo.

En 1894 li mem projektis kaj konstruis lignan domon kun studio en Moskvo, kie ĝis nun funkcias la muzeo.

En 1898 Vasnecov faris projekton de la rusa eksponejo en Parizo, kie okazis la tutmonda ekspozicio.

1899—1916[redakti | redakti fonton]

Aprile de 1899 okazis la unua persona ekspozicio de Viktoro Vasnecov, kie li prezentis 38 siajn pentraĵojn. Samjare omaĝe al la 100-a jubileo de Aleksandr Puŝkin li ilustris la verkaron de liaj libroj.

En 1902 okazis lia dua persona ekspozicio, kie oni povis vidi 36 liajn novajn pentraĵojn. Tiam li estis dekoraciita per la valora franca ordeno de la Honora Legio.

1917—1926[redakti | redakti fonton]

Dum la lasta periodo de lia vivo Vasnecov ĉefe pentris figurojn el la rusa folkloro, kiuj poste eniĝis en multajn lernolibrojn. Danke al ili infanaro lernis la rusan lingvon kaj kun plezuro legis la rusajn fabelojn.

Tiutempe okazis permanentaj liaj ekspozicioj en Rusio (tiam en Sovetunio) kaj eksterlande. Junie de 1926 (li tiam estis 78-jara oldulo) li pentris portreton de lia amiko Nesterov.

Edziĝo[redakti | redakti fonton]

La 23-an de novembro 1877 Viktoro Vasnecov edziĝis al Aleksandra Vladimirovna Rjazanceva. La geedzoj havis kvar filojn kaj unu filinon.

Morto[redakti | redakti fonton]

Viktoro Miĥajloviĉ Vasnecov mortis la 23-an de julio 1926 en sia domo en Moskvo. Li estas sepultita en Vvedenskoje tombejo en Moskvo. Ankaŭ tie troviĝas lia frato Apolinario mortinta en 1933.

Galerio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]