Viktor Zubkov

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Viktor Aleksejeviĉ ZUBKOV (ruse Виктор Алексеевич Зубков, naskiĝis la 15-an de septembro 1941 en Arbat, distrikto Kuŝva en la regiono de Sverdlovsk]]) estas la ĉefministro de Rusio (ekde 14-a de septembro 2007).

Zubkov eklaboris en 1958 kiel seruristo en la mineja kombinato de nordrusia urbo Monĉegorsk. Li komencis ekonomian studadon en 1960 en Agrara instituto en urbo Puŝkin, kiun li finis en 1965. Poste li soldatservis ĝis 1967.

Li laboris inter 1967 kaj 1982 kiel elstara gvidanto en diversaj ŝtataj agrikulturaj sovĥozoj en regiono de Leningrad. Zubkov iĝis en 1982 ĝenerala direktoro de la sovĥoza asocio Pervomajskoje.

De 1985 ĝis 1991, Viktor Zubkov laboris en diversaj administraj kaj partiaj oficoj de la distrikto Priosjorsk kaj poste de regiono de Leningrad.

Zubkov estis kompartiano jam ekde 1967, li estis de 1989 ĝis 1991 vicprezidanto de la Leningrada Afergvida Komitato der Komunista Partio (Lenoblispolkom).

Inter januaro 1992 kaj novembro 1993, Zubkov estis vicprezidanto de la eksterlanda komitato de la urbestra ofico de Sankt-Peterburgo, kies gvidanto estis tiutempe Vladimir Putin. En la sekvaj jaroj, li laboris ĉe la imposta instanco de Sankt-Peterburgo, komence kiel gvidanto de la Peterburga Departemento de la Imposta Instanco. Li laboris ekde 1999 kiel vicministro pri impostoj de la Rusia Federacio kaj gvidis samtempe la impostan inspektadon de Sankt-Peterburgo.

Li kandidatis en 1999 al la posteno de guberniestro de regiono Leningrad, sed atingis nur 8,6 %. Li membris en la partio Nia domo Rusio’ ekde 1995 kaj en 2000 li estis elektita en la lokan gvidantaron de la novfondita partio Unueco.

Oni elektis lin en novembro de 2001 al vicministro pri financaj aferoj kaj Zubkov transprenis gvidon de la novfondita komitato pri la financa kontrolo.

Post retiriĝo de la ĉefministro Miĥail Fradkov, li estis elektita al nova ĉefministro de Rusio.

Li havas unu filinon, kiu geedziĝis kun la iama defenda minsitro Anatolij Serdjukov.