Viktoria lago

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Viktoria-lago)
Saltu al: navigado, serĉo
Elkosma vido

La Viktoria Lago (iam lago Ukereve, Nam Lolwe en luoa; "Nalubaale" en ganda; Nyanza in ruanda kaj en kelkaj bantuaj lingvoj[1]) estas lago en orienta Afriko inter Kenjo, Tanzanio kaj Ugando, nome unu el la Afrikaj Grandaj Lagoj.

Ĝi situas en la konsiderinda alto de 1.134 m super marnivelo kaj havas maksimuman profundecon de iom pli ol 80 metroj. Ĝia areo estas 68.800 km², ĝi estas laŭ areo la plej granda lago en Afriko, la plej granda tropika lago en la Tero, la dua plej granda lago de nesala akvo kaj la tria plej granda lago sur Tero (post Kaspio kaj la Supra Lago). Ĝia elfluo estas rivero Nilo. Laŭ volumo, la Lago Viktoria estas la naŭ plej granda kontinenta lago, kaj ĝi enhavas ĉirkaŭ 2,750 kubajn kilometrojn da akvo.

La lago Viktorio ricevas sian akvon ĉefe el rekta pluvo kaj el miloj da malgrandaj rojoj. La plej granda rivereto kiu fluas al tiu lago estas la Kagera Rivero, kies elfluo kuŝas ĉe la okcidenta lagobordo. La lago Viktoria estas drenata nur de la rivero Nilo ĉe Jinja (Ugando), ĉe la norda lagobordo.[2]

La lago Viktorio okupas neprofundan depresion en Afriko kaj havas maksimuman profundon de 84 m kaj averaĝan profundon de 40 m.[3] Ties akvokolekta baseno kovras areon de 184,000 kvadrataj kilometroj. La lago havas bordon de 4,828 km, kun insuloj kiuj konstituas 3.7% de tiu longo,[4] kaj estas dividata inter tri landoj: nome Kenjo (6% aŭ 4,100 km², Ugando (45% aŭ 31,000 km²) kaj Tanzanio (49% aŭ 33,700 km²).[5]

La lago ricevis sian nunan nomon de la brita vojaĝisto John Hanning Speke, honore al la brita reĝino Viktoria. Tiu estis la unua eŭropano kiu dokumentis ĝin. Speke plenumis tion en 1858, dum en ekspedicio kun Richard Francis Burton por trovi la fonton de Nilo.[6][7]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Politika divido de la lago Viktorio koresponde al Ugando (norde), Kenjo (nordoriente) kaj Tanzanio (sude).

La areo de la lago estas dividita malegalece inter la tri jenaj landoj: Ugando, Kenjo kaj Tanzanio. Tamen la areo kaj bordoj kiuj korespondas al ĉiu lando malsamas laŭgrande. La tutaj sudaj areo kaj bordoj korespondas al Tanzanio, dum preskaŭ la tuta nordaj areo kaj bordoj korespondas al Ugando kaj Kenjo havas nur la nordokcidentan bordon kaj malmultan areon (ĉirkaŭ kvinono kompare kun Ugando aŭ sesono kompare kun Tanzanio.

Rivero Kagero kiu venas al la lago Viktorio de okcidento

Oni povas skizi priskribon de la areo kaj bordoj de la lago, konsiderante ĉefajn urbojn, riverojn kaj insulojn. Tiele ekde la loko de la naŭa horo en la horloĝo kaj laŭ la horloĝa direkto, fakte kie komencas la teritorio de Ugando estas la enfluo de la rivero Kagera, kiu fakte fluas ĉefe tra Tanzanio; proksime de la bordo sed ne ĉe ĝi estas du urboj nome Makondo[8] kaj Masaka. Iom pli norde estas granda insularo Sese. Kaj iomete pli norde enfluas la rivero Katonga. Ĉe la norda bordo de la lago estas tri grandaj urboj nome Kampala, ŝtata ĉefurbo, Jinja, plej granda urbo de la lando, kaj Majanji. Ĉe Jinja elfluas la Blanka Nilo

Post Majanji finas la teritorio de Ugando kaj ekas tiu de Kenjo, fakte kie venas la enfluo de la rivero Nzoia. Iomete pli sude estas longa kaj larĝa golfo Winam ĉe kies buŝo estas kelkaj insuloj inter kiuj la Insulo Rusinga. Norde de la golfo estas la urbo Kisumu kaj sude la urbo Kisii. La suda duono de la orienta marbordo (tre breĉecega) estas jam teritorio de Tanzanio; tie estas la urbo Musoma kaj en la plej suda angulo la golfo Speke, nomita laŭ John Hanning Speke. Iom sudoriente kaj sufiĉe for estas la urbo Bumera. Ĉe la norda bordo de la golfo estas la plej granda insulo en la lago nome Insulo Ukerevo. Ankaŭ la suda bordo estas tre breĉecega, kun du golfoj: en la centro kaj la golfo Mwanza kaj la urbo Mwanza. En la angulo sudokcidenta estas la golfo Emin Hashua, la Insulo Rubondo kaj la urbo Nijamirembe. Multe pli norde ĉe la fino de la tanzania bordoteritorio estas la urbo Bukoba, la alveno de la rivero Kagera kaj la limo kun Ugando.

Afrikaj Grandaj Lagoj el la spaco. Viktorio en la centro kaj maldekstre la lagoj de la okcidenta branĉo de la Granda Rifto.

Estas insuloj en la lago kiaj la jenaj:

Geologio[redakti | redakti fonton]

La Viktoria lago dum sia geologia historio, trapasis ŝanĝojn intervalantajn de sia nuna malprofunda deprimo, trae ĝis kio estis serio de multe pli malgrandaj lagoj.[4] Geologiaj kernoj prenitaj de ĝia fundo montras ke la Viktorilago sekiĝis tute almenaŭ tri fojojn ekde ĝi formiĝis.[9] Tiuj sekegaj cikloj estas verŝajne rilataj al pasintaj glaciepokoj, kiuj estis tempoj kiam precipitaĵo malkreskis tutmonde.[9] La Viktorilago laste sekiĝis antaŭ 17,300 jaroj, kaj ĝi repleniĝis komence antaŭ proksimume 14,700 jaroj. Geologie, la Viktorilago estas relative juna - proksimume 400,000 jarojn aĝa - kaj ĝi formiĝis kiam alokcident-torentaj riveroj estis digitaj per formita krusta bloko.[9]

Tiu geologia historio verŝajne kontribuis al la spektakla speciiĝo de cikledoj, kiu karakterizas ĝian ekologion, same kiel tiun de aliaj afrikaj Grandaj Lagoj,[10] kvankam kelkaj esploristoj kontestas tion, asertante ke ĉar Viktorilago estis ĉe sia plej malsupro inter 18,000 kaj 14,000 jaroj antaŭe, kaj ĝi sekiĝis almenaŭ unufoje dum tiu tempo, ekzistas neniuj signoj de restlagetoj aŭ marĉoj persistantaj ene de la elsekigita baseno. Se tiaj ecoj ekzistis, ili estintus malgrandaj, malprofundaj, malklaraj, kaj/aŭ salozaj, kaj tiele rimarkeble diferencaj de la lago al kiu hodiaŭ specioj estas adaptitaj.[11]

La malprofundeco de Viktorilago, ĝia limigita riverenfluo, kaj ĝia granda surfaca areo komparite kun ĝia volumeno igas ĝin minacata per la efikoj de klimata ŝanĝo.

Hidrologio kaj limnologio[redakti | redakti fonton]

La Viktorilago ricevas 80% de sia akvo de rekta precipitaĵo.[4] Meza vaporiĝo sur la lago estas inter 2.0 kaj 2.2 metroj (6.6 kaj 7.2 ft) je jaro, tio preskaŭ duobligas la precipitaĵon de riverbordaj areoj.[12] En la kenja sektoro, la ĉefaj alfluantaj riveroj estas la Sio, Nzoia, Yala, Nyando, Sondu Miriu, Mogusi kaj Migori. Kombinitaj, tiuj riveroj kontribuas per multe pli da akvo al la lago ol faras la plej granda ununura enfluiĝa rivero, nome la Kagero, kiu eniras la lagon de la okcidento.[13]

Lago Viktorio kaj la Granda Rifto.

La nura elfluo de Viktorilago estas la Nila Rivero kiu forlasas la lagon proksime de Jinja, Ugando. Laŭ kontribuita akvo, tio igas Viktorilagon la ĉefa fonto de la plej longa branĉo de Nilo, aliflanke, la plej dista fonto de la Nila Baseno, kaj tial la finfina fonto de Nilo, plej ofte ĝi estas konsiderita kiel unu el la alfluantaj riveroj de la Kagero (la preciza alfluanto restas nedeterminita), kaj kiu originas aŭ de Ruando aŭ de Burundo. La supra sekcio de Nilo estas ĝenerale konata kiel la Viktoria Nilo ĝis ĝi atingas Albertlago'n. Kvankam ĝi estas parto de la sama riversistemo konata kiel la Blanka Nilo kaj estas foje referita kiel tia, strikte parolante tiun nomon ne uzatas ĝis post la rivero transiras la limon kun Ugando en Sudan Sudanon en la nordo.

La lago elmontras eŭtrofajn kondiĉojn. En 1990-1991, oksigena koncentriĝo en la miksita tavolo estis pli altaj ol en 1960-1961, kun preskaŭ kontinua oksigena supersaturiĝo en surfacaj akvoj. Oksigena koncentriĝo en hipolimnetaj akvoj (t.e. la akvotavolo kiu kuŝas sub la termoklino, estas necirkulantaj, kaj eterne restas malvarma) estis pli malalta en 1990-1991 por pli longa periodo ol en 1960-1961, kun valoroj de malpli ol 1 mg je litro (< 0.4 gr- /kuba futo) okazanta en akvo same malprofunda kiel 40 metroj (130 ft) komparite kun plej malprofunda okazo de pli granda ol 50 metroj (160 ft) en 1961. La ŝanĝoj en oksigenigo estas konsideritaj kongruaj kun mezuradoj de pli alta alga biomaso kaj produktiveco.[14] Tiuj ŝanĝoj ekestis pro multoblaj kialoj: sinsekva bruligado ene de ĝia baseno,[15] fulgo kaj cindro de kio estis deponita super la larĝa areo de la lago; de pliigitaj nutraj enfluoj tra riveroj,[16] kaj de pliigita poluo asociita kun setlejoj laŭ ĝiaj bordoj.

Haplochromis thereuterion

Ankaŭ la formorto de cikledoj en la genro Haplochromis estis kulpatribuita al la eŭtrofiĝo de la lago. La fekundeco de tropikaj akvoj dependas de la indico laŭ kiu nutraĵoj povas esti alportitaj en solvon. La alfluantaj riveroj de Viktorilago disponigas malmultajn nutraĵojn al la lago rilate al ĝia grandeco. Pro tio, la plej multaj el la nutraĵoj de Viktorilago supozeble estas enŝlositaj en lagofundaj sedimentoj.[4][17] Per si mem, tiu vegetala materialo kadukiĝas malrapide. Besta karno kadukiĝas konsiderinde pli rapide, aliflanke, tiel ke la fekundeco de la lago estas dependa de la indico laŭ kiu tiuj nutraĵoj povas esti prenitaj de fiŝoj kaj aliaj organismoj.[17] Ekzistas malmulte da dubo ke Haplochromis ludis gravan rolon en resendado de detrito kaj planktono reen en solvon.[18][19][20] Kun proksimume 80% de la specioj de Haplochromis manĝantaj detriton, kaj same kapablaj por manĝado unu de la alia, ili reprezentis mallozajn, internan recikladsistemon, movante nutraĵojn kaj biomason kaj vertikale kaj horizontale tra la akvokolono, kaj eĉ el la lago per predado fare de homoj kaj surteraj bestoj. La forigo de Haplochromis, aliflanke, eble kontribuis al la kreskanta frekvenco de algofloradoj,[16][19][20] kiuj povas en victurno kaŭzi masajn fiŝomortigojn.[16]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Victoria Nyanza. The Land, the Races and their Customs, with Specimens of Some of the Dialects. Alirita 18a de Februaro 2013.
  2. (1990) Source Book for the Inland Fishery Resources of Africa, Issue 18, Volume 1. Food & Agriculture Org. (United Nations). ISBN 92-5-102983-0. Alirdato: 29a de Decembro 2013. 
  3. United Nations, Development and Harmonisation of Environmental Laws Volume 1: Report on the Legal and Instituional Issues in the Lake Victoria Basin, United Nations, 1999, paĝo 17
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 C. F. Hickling. (1961). Tropical Inland Fisheries. London: Longmans. 
  5. J. Prado, R. J. Beare, J. Siwo Mbuga & L. E. Oluka, 1991. A catalogue of fishing methods and gear used in Lake Victoria. UNDP/FAO Regional Project for Inland Fisheries Development (IFIP), FAO RAF/87/099-TD/19/91 (En). Rome, Food and Agricultural Organisation.
  6. Dalya Alberge (11a de Septembro 2011). How feud wrecked the reputation of explorer who discovered Nile's source. Alirita 29a de Decembro 2013.
  7. (1960) "Part One: Chapters 1-7", The White Nile. Harper & Row. ISBN 0-06-095639-9. 
  8. Sen iu ajn rilato al la samprononca urbo fikcia kie okazas la agado inter aliaj de la fama romano Cent jaroj da soleco de Gabriel García Márquez.
  9. 9,0 9,1 9,2 John Reader. (2001). Africa. Washington, D.C.: National Geographic Society, 227–228. ISBN 0-7922-7681-7. 
  10. Christian Sturmbauer, Sanja Baric, Walter Salzburger, Lukas Rüber & Erik Verheyen (2001). "Lake level fluctuations synchronize genetic divergences of cichlid fishes in African lakes", gazeto : Molecular Biology and Evolution, volumo : 18, paĝoj : 144–154. COI:10.1093/oxfordjournals.molbev.a003788 (PDF) 
  11. J. C. Stager & T. C. Johnson (2008). "The late Pleistocene desiccation of Lake Victoria and the origin of its endemic biota", gazeto : Hydrobiologia, volumo : 596, numero : 1, paĝoj : 5–16. COI:10.1007/s10750-007-9158-2  
  12. Simeon H. Ominde. S. H. Ominde: (1971). "Rural economy in West Kenya", S. H. Ominde: Studies in East African Geography and Development. London: Heinemann Educational Books Ltd., 207–229. ISBN 0-520-02073-1. 
  13. P. J. P. Whitehead (1959). "The river fisheries of Kenya 1: Nyanza Province", gazeto : East African Agricultural and Forestry Journal, volumo : 24, numero : 4, paĝoj : 274–278  
  14. R. E. Hecky, F. W. B. Bugenyi, P. Ochumba, J. F. Talling, R. Mugidde, M. Gophen kaj L. Kaufman (1994). "Deoxygenation of the deep water of Lake Victoria, East Africa", gazeto : Limnology and Oceanography, volumo : 39, numero : 6, paĝoj : 1476–1481. COI:10.4319/lo.1994.39.6.1476  
  15. R. E. Hecky (1993). "The eutrophication of Lake Victoria", gazeto : Verhandlungen der Internationale Vereinigung für Limnologie, volumo : 25, paĝoj : 39–48  
  16. 16,0 16,1 16,2 Peter B. O. Ochumba & David I. Kibaara (1989). "Observations on blue-green algal blooms in the open waters of Lake Victoria, Kenya", gazeto : African Journal of Ecology, volumo : 27, numero : 1, paĝoj : 23–34. COI:10.1111/j.1365-2028.1989.tb00925.x  
  17. 17,0 17,1 R. S. A. Beauchamp (1954). "Fishery research in the lakes of East Africa", gazeto : East African Agricultural Journal, volumo : 19, numero : 4, paĝoj : 203–207  
  18. Lucy Richardson, The lessons of Lake Victoria Uganda, http://www.gulgasht.com/africa/lucy-richardson-story-from-lake-victoria-uganda.html 
  19. 19,0 19,1 Les Kaufman & Peter Ochumba (1993). "Evolutionary and conservation biology of cichlid fishes as revealed by faunal remnants in northern Lake Victoria", gazeto : Conservation Biology, volumo : 7, numero : 3, paĝoj : 719–730. COI:10.1046/j.1523-1739.1993.07030719.x  
  20. 20,0 20,1 Tijs Goldschmidt, Frans Witte & Jan Wanink (1993). "Cascading effects of the introduced Nile perch on the detrivorous/phytoplantivorous species in sublittoral areas of Lake Victoria", gazeto : Conservation Biology, volumo : 7, numero : 3, paĝoj : 686–700. COI:10.1046/j.1523-1739.1993.07030686.x  

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

1°S 33°E  /  1°S, 33°O / -1; 33 (Viktoria lago)