Viktoria Akvofalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Viktoria Akvofalo*
Monda Heredaĵo

300px
Lando Flago-de-Zambio.svg Zambio
Tipo natura heredaĵo
Kriterioj vii, viii
Fonto 509
Regiono** Afriko
Registra historio
Registrado 1989  (13-a sesio)
* Traduko de la nomo enskribita en Mondhereda listo.
** Regiono laŭ klasigo de UNESKO.
v  d  r
Information icon.svg
Monda heredaĵo de UNESKO
Victoria Falls2003.jpg

La Viktoria Akvofalo (aŭ en Makolola lingvo: Mosi-oa-Tunya) estas unu el la plej mirindaj akvofaloj en la mondo. Ĝi situas laŭlonge de la rivero Zambezi sur la limo de Zambio kaj Zimbabvo (17°55′S 25°51′O  /  17.917°S, 25.85°O / -17.917; 25.85 (Viktoria Akvofalo)Koordinatoj: 17°55′S 25°51′O  /  17.917°S, 25.85°O / -17.917; 25.85 (Viktoria Akvofalo)) kaj estas proksimume 1,7 km larĝa kaj 128 m alta. Oni konsideras ĝin kiel mirindan vidindaĵon pro la vasta iomo da akvo enfluanta en mallarĝa ravino, kiun neniu povas rekte vidi.

David Livingstone, la skota esploristo, vojaĝis al la akvofalo en 1855 kaj renomis ĝin laŭ Reĝino Viktoria, kvankam ĝi estis konata loke kiel "Mosi-oa-Tunya", la "fumo kiu tondras". La akvofalo estas parto de du naciaj parkoj: Nacia Parko Mosi-oa-Tunya en Zambio, kaj Nacia Parko Viktoria Akvofalo en Zimbabvo, kaj estas unu el la plej grandaj turismaj vidindaĵoj de suda Afriko. Ĝi ankaŭ estas Monda Naturheredaĵo de Unesko.

La Viktoria-akvofalo estas ege pli granda ol la Niagara Akvofalo en Norda Ameriko. Sole la sudamerika Igŭacua Akvofalo povas rivali kun ĝi. Kvankam Igŭacuo estas dividita je pli ol 270 akvofaleroj, Viktoria estas la plej granda unuopa akvofalo en la mondo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La plej fruaj konataj loĝantoj de la areo ĉirkaŭ Viktoria Akvofalo estis kojsanaj ĉasistoj-foraĝistoj (boŝmanoj). Ilin postsekvis la Tokalejoj, kiu nomis la akvofalon "Ŝongwe". Poste la ndebeleoj nomis ĝin "Amanza Thunkajo" kaj la makololoj "Mosi-oa-Tunya" (la "fumo tiu tondras").[1]

La unua eŭropano, kiu vidis la akvofalon estis David Livingstone je 17-a de novembro 1855 dum sia vojaĝo de la norda Zambezi-rivero al la riverbuŝo.[1] Livingstone atingis la akvofalon de altrivero kaj remis al malgranda insulo kiu nun havas lian nomon, Insulo Livingston. Livingstone antaŭe estis impresita de la akvofalo Ngonjeo, sed malkovris ke la nova akvofalo estas eĉ pli impona, kaj nomis ĝin laŭ Reĝino Viktoria[1]. Li skribis pri la akvofalo: "Neniu povas imagi la belecon de ĉi tiu vido de iu ajn viditaj en Anglio. Ĝi neniam estis vidita de eŭropanaj okuloj; sed scenoj ja belaj estu regardita de anĝeloj flugantaj."

En 1860, Livingstone revenis al la areo kaj faris detalan studon de la akvofalo kun John Kirk. Aliaj fruaj eŭropaj vojaĝantoj estis la portugala esploristo Serpa Pinto kaj la brita artisto Thomas Baines, kiu pentris kelkajn el la plej fruaj pentraĵoj de la akvofalo. Ĝis 1905, kiam la areo estis malfermita per la konstruo de la fervojo, eŭropanoj malofte vizitis la akvofalon.

La akvofalo[redakti | redakti fonton]

Victoriafälle.jpg

La akvofalo situas proksime al la mezo de la rivero Zambezi, ĉe 17.925° S 25.855° E. Antaŭ la falo, la akvo fluas sur plato da bazalto en valo ĉirkaŭ malaltaj kaj foraj montetoj da grejso. El la rivero jen kaj jen elstaras arbaraj insuloj. Ili plimultiĝas proksime al la akvofalo.

Kie Zambezi falas en abismon, kies larĝo mezuras nur 120 m, la rivera akvo skulptis la akvofalon laŭ frakcizono en la terŝelo. Pluraj insuletoj ĉe la pinto de la akvofalo dividas la akvon por formi serion de akvofaleroj. Dum longa tempo la akvofalo malrapide retroiris en direkto al la fonto. Tiel ĝi formis serion da akre zigzagaj valoj post.

La akvofalo estas 1,7 kilometrojn larĝa. Ĝia alteco varias de 80 m ĉe la dekstra riverbordo ĝis 108 m en la centro. Tiel Viktoria havas proksime duoble la altecon de Niagara Akvofalo kaj pli ol duoble la larĝecon de la ĉefa parto de Niagara, nomata "Hufofero". La falanta akvo kaŭzas nebulon kiu povas altiĝi al alteco da preskaŭ 400 m, kaj estas videbla de ĝis 40 km fore. Dum kaj tago kaj plena luno, en la nebulo estas videbla ĉielarko.

Dum la pluvsezono, la akvofalon ĉiuminute pasas 500 milionoj da litroj da akvo kaj nebulo altiĝas je plurcent metroj en la aeron pro la nekredebla forto de la falanta akvo. Dum 1958 okazis inundo de la rivero Zambezi kaj la akvofalo atingis rekordajn 770 milionojn da litroj je minuto. Ĉi flunivelo estas tre pli granda ol Niagara, kun iomete pli ol 170.000 litroj dum plej granda fluo. Nur la grandioza Iguacu-akvofalo rivalas Viktorian flu-grandece, po 750 milionoj da litroj je minuto.

La akvofalo apartigis kvaropon da insuloj ĉe la limo de la klifo. Apude de la dekstra riverbordo estas kliniĝanta kaskado je 35 metrojn larĝa, nomata "Saltanta Akvo". Preter la 300 metrojn larĝa insulo Boaruka estas la ĉefa akvofalo, proksime 460 metrojn larĝa. Insulo Livingstone dividas la ĉefan akvofalon de alia larĝa kanalo proksime 530 metrojn larĝa, kaj apude de la maldekstra riverbordo estas la Orienta Kaskado.

Sub la akvofalo[redakti | redakti fonton]

Victoria5.jpg

La rivero falas en abismon, kies ununura elfluejo estas mallarĝa kanalo skulptita en la rokomuron. La kanalo estas proksimume 30 metrojn larĝa, kaj la tuta volumeno de la rivero troŝutas ĝin je 120 metroj ĝis ĝi eliras en serio da zigzagaj valegoj je 80 km, kiuj kondukas la riveron preter la bazalta altebenaĵo.

Ĉe la fino de la unua valego, la rivero kavigis profundan basenon nomatan la "Bolpoto". Ĝi mezuriĝas je proksime 150 metroj transe. Ĝia surfaco estas glata kiam la akvo malprofundas, sed kiam alta la akvo kirliĝas kaj ŝaŭmas kvazaŭ bolanta. Kiel la rivero eliras la Bolpoton, la kanalo abrupte turniĝas okcidenten kaj eniras la postan zigzagan valon.

Variado de la fluo[redakti | redakti fonton]

La akvofalo estas duoble pli alta kaj larĝa ol la Niagar-akvofalo. Ĝi subenfalas je 108 m-ojn larĝa tereno. Tie la jara averaĝa akvolivero estas ĉ. 935 m³/s, sed tio varias de 350 m³/s ĝis 9.100 m³/s.

La fluo de la Zambezi-rivero ne akceliĝas ĉe la akvofalo. Nur la rulbruego de la falanta rivero kaj la karakteriza nubovualo signas proksimon de la akvofalo. La tie vivanta kalolo-lozi-popolo nomas ĝin pro tio Tondranta Fulmo (Mosi-oa-tunja). La falintan akvon dividas sube insuletoj, rokoj, kavoj je multaj branĉoj.

La akvo alvenas ne al malfermita baseno, sed en abismon kun larĝo de 25–75 m. La tuta akvokvanto trafluas kanalon larĝan de 65 m kaj longan de 120 m kaj atingas la basenon Bolanta Kaldrono, en kiu kirliĝas kaj ŝaŭmas la akvo dum inundoj. Post la "kaldrono" arkas ravinon la Akvofalo-ponto, sur kiu trafikas fervojo, aŭto- kaj promenvojo. Poste la rivero plufluas en la Batoka-ravino, kiu longas 100 km kaj profundas (la ravino en la bazalta altebenaĵo) 120–240 m.

La fervoja ponto[redakti | redakti fonton]

Tuj preter la Bolanta Kaldrono, kaj orte de la akvofalo, la Viktoria Akvofalo Ponto transigas la ravinon, unu el nur kvin trans la Zambezi. Ĝi estis finita en 1905 kaj originale estis celata kiel ligo en la Kapurbo al Kairo planita fervoja sistemo de Cecil Rhodes. La ponto estas 250 metroj transe, kaj la ĉefa arko transiĝis je 150 metroj. La supro de la ponto estas 125 metroj super la malalta nivelo de la akvo. Hodiaŭ regulara servo ligas la urbojn de Viktoria Akvofalo kaj Livingstone kun Bulawayo. Alia linio ligas Livingstone al Lusaka.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Antaŭ ol la fervoja ligo al Bulawayo estis preta en 1905, oni ne ofte vojaĝis al la akvofalo. Ĝi estis pli kaj pli populara vidindaĵo dum la brita kontrolo de la areo kaj la turisma urbo Viktoria Akvofalo estis starigita en la Zimbabvo-flanko. Ekde la malfruaj 1960-aj jaroj, la nombro da turistoj malgrandiĝis, pro tio ke la milito de geriloj kontraŭ fremduloj plioftiĝis.

Zimbabva sendependeco en 1980 portis iom da paco, kaj dum la 1980-aj jaroj turismo renove pligrandiĝis, kaj la disvolviĝo de la regiono kiel centro por ekstremaj sportoj ludas gravan rolon tiurilate. Je la fino de la 1990-aj jaroj, preskaŭ 300.000 homoj vojaĝis al la akvofalo ĉiujare, kaj oni taksas ke pli ol miliono da homoj vojaĝos en la posta jardeko.

Pro la pli alta evolunivelo al la zimbabva flanko de la akvofalo historie venis multe pli da vizitantoj ol al la zambia flanko. Tamen la nombro da turistoj vizitantaj la zimbabvan flankon malpligrandiĝis en la fruaj 2000-aj jaroj pro la politika maltrankvileco. Ambaŭ landoj permesas al turistoj fari tagajn ekskursojn de unu flanko al la alia sen la bezono ekhavi vizon.

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Cataratas Victoria (1890-1925). Alirita 2013-06-01.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]