Viktoria Tolstoy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Viktoria Tolstoy
Persona informo
Naskiĝo 29-an de julio 1974 (1974-07-29) (49-jaraĝa)
en Sigtuna
Lingvoj sveda
Ŝtataneco Svedio
Familio
Patro Erik Kjellberg
Patrino Marja Tolstoy
Edz(in)o Per Holknekt
Okupo
Okupo kantisto • diskografa artisto
TTT
Retejo https://www.viktoriatolstoy.se
vdr
Viktoria Tolstoy

Viktoria Tolstoy (naskiĝis la 29-an de julio 1974 proksime de Stokholmo; vera nomo: Viktoria Kjellberg) estas sveda ĵazkantistino.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La kantistino enviciĝas en la aron de ĉiam denove multatentataj skandinavaj ĵazkantistinoj. La ido (prapranepino de la patrina flanko) de la fama rusa verkisto Lev Tolstoj trovis dum la lasta tempo multan atenton eĉ sen aparta kantedukado.

Sur sia sondisko "Shining on You" aperinta en 2004 ŝi prezentas sin per sia rekta, svinga voĉo kiel multetalentito. Sur la menciita lumdisko ŝi prezentas kantojn de Esbjörn Svensson (e.s.t.), Toots Thielemans kaj Nils Landgren ŝin akompanas.

La sondisko "My Russian Soul" publikigita aŭtunon de 2008 baziĝas sur rusaj muzikpecoj, kies selekton inspiris same klasikmuzikaj komponistoj kiel Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij kiel rusaj popolkantoj. Jacob Karlzon kaj Joakim Milder aranĝis la kantojn; la tekstoj plejparte devenas de Anna Alerstedt.

Viktoria Tolstoy dum la ĵazfestivalo je Orange en 2007

Diskaro[redakti | redakti fonton]

  • 1994 - Smile, Love and Spices
  • 1996 - För Älskad
  • 1997 - White Russian
  • 2001 - Blame it on my youth
  • 2004 - Shining on you
  • 2005 - My swedish heart
  • 2006 - Pictures of me
  • 2008 - My Russian Soul
  • 2011 - Letters to Herbie

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]