Viktorio (Brita Kolumbio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri la urbo Viktorio. Por trovi informojn pri la Aglomeraĵo Viktorio vidu la artikolon Aglomeraĵo Viktorio kaj por aliaj signifoj artikolon pri Victoria.
Viktorio
angle: Victoria
urbo
Parlamentejo de Brita Kolumbio
Oficiala nomo: Victoria
Ŝtato Kanado Kanado
Provinco Brita Kolumbio
Regiono Vankuvera Insulo
Distrikto Ĉefurba Regiona distrikto
Historia regiono Marbordaj saliŝoj
Parto de Aglomeraĵo Viktorio
Najbaras kun Georgia Markolo
Markolo Markolo de Juan de Fuca
Situo Viktorio
 - alteco 23 m s. m.
 - koordinatoj 48° 25′ 43″ N 123° 21′ 56″ U / 48.42861 °N, 123.36556 °U / 48.42861; -123.36556 (mapo)
Areo 19,47 km² (1 947 ha)
 - de metropolo 696,15 km² (69 615 ha)
Loĝantaro 80 017 (2011)
 - de metropolo 344 615
Denseco 4 109,76 loĝ./km²
Parko Parko Thunderbird
Fondita 1862
Urbestro Dean Fortin
Horzono Pacifika horzono (UTC-8)
 - somera tempo Pacifika horzono (UTC-7)
Poŝtkodo V0S, V8N-V8Z, V9A-V9E
Telefona antaŭkodo +1-250, +1-778
Situo enkadre de Kanado
Situo enkadre de Kanado
Situo enkadre de Kanado
Situo enkadre de Brita Kolumbio
Situo enkadre de Brita Kolumbio
Situo enkadre de Brita Kolumbio
Situo enkadre de Nord-Ameriko
Situo enkadre de Nord-Ameriko
Situo enkadre de Nord-Ameriko
Vikimedia Komunejo: Victoria, British Columbia
Retpaĝo: www.victoria.ca
Viktoria haveno
Ĝardeno Sunken
Domo konata kiel Mungo Martin House, kvakiutle "granda domo"

Viktorio estas la ĉefurbo de Brita Kolumbio, la plej okcidenta provinco de Kanado. Sur la plej suda pinto de Vankuvera Insulo, Viktoria estas mond-ranga celloko por turismo; ĝin vizitas jare pli ol 3,65 milionoj da vizitantoj, kiuj aldonas pli ol miliardo da dolaroj (kanadaj) al la ekonomio de la urbo. Viktorio ankaŭ estas haveno por kroz-ŝipoj, kiuj alkajiĝas ĉe la krozŝipa stacio de Terpinto Ogden. La urbo ankaŭ havas ekonomian avantaĝon pro sia proksimeco al Kanada Miltbazo Esquimalt, la ĉefa ĉe-pacifika mararmea bazo de la kanada militservo. Urbocentra Viktorio ankaŭ servas kiel la komerca centro de la Ĉefurba Distrikto Viktorio; tie estas multaj noktokluboj, teatroj, restoracioj, kaj drinkejoj, kaj tie okazas pli grandaj regionaj eventoj. Piroteknikaĵoj kaj ĉeakvaj koncertoj allogas dekmilojn da viktorianoj kaj vizitantoj al la urbocentro.

Situo kaj loĝantaro

Situanta sur la sudorienta pinto de Vankuvera Insulo, alfrontante la Markolon de Juan de Fuca, la urbo Viktorio havas proksimume 78.659 loĝantojn.[1] La Ĉefurba Distrikto, kiun konsistigas dektri municipoj kolektive konataj kiel Granda Viktorio, havas pli ol 345.000 loĝantojn[2] kaj estas la plej granda urba regiono sur Vankuvera Insulo.[3] Laŭ grandeco de loĝantaro Granda Viktorio estas la 15-e plej granda urba aglomeraĵo de Kanado.

Ekonomio

Klimato



Jan Feb Mar Apr Maj Jun Jul Aŭg Sep Okt Nov Dec
Taga maksimumo (meze) °C 7.0 8.6 10.6 13.1 15.9 17.9 19.8 20.1 18.5 13.8 9.4 7.1
Taga minimuno (meze) °C 3.0 3.7 4.5 6.0 8.2 10.0 11.3 11.7 10.7 7.9 5.0 3.2

Precipitaĵo (meze) mm 94 72 47 29 26 21 14 20 27 51 99 109
Neĝo (meze) cm 10 3 1 0 0 0 0 0 0 0 4 8
Sunbrilo (meze) h 74 94 150 202 267 274 328 297 204 153 83 67
Datumoj[1] estas por Mezurejo Gonzales en Viktorio

Inter la famuloj naskiĝintaj en la regiono de Viktorio estas:

Esperanto-movado

Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.

Ĝemelaj urboj

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoElstara