Viktorio (Sejŝeloj)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Viktorio
angle: Victoria, iam angle: Port Victoria
ĉefurbo
Victoria (Seychelles).jpg
Panoramo de Viktorio
Oficiala nomo: Victoria
Lando Flago de Sejŝeloj  Sejŝeloj
Insulo Mahé
Oceano Hinda oceano
Situo Viktorio
 - alteco m s. m.
 - koordinatoj 4°37′00″S 55°27′00″E  /  4.616667°S, 55.45°O / -4.616667; 55.45 (Viktorio (Sejŝeloj))
Areo 444,0 km² (44 400 ha)
Loĝantaro 24 970 (2002)
Denseco 56,24 loĝ./km²
Fondo 1841
Horzono UTC +4
Situo sur Sejŝeloj
ButtonRed.svg
Situo sur Sejŝeloj
Situo enkadre de Hinda oceano
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Hinda oceano
Situo rilate al Afriko
ButtonRed.svg
Situo rilate al Afriko
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Victoria (Seychelles)
Retpaĝo: www.seychelles.travel
Portal.svg Portalo pri Afriko

Viktorio (angle VictoriaPort Victoria) estas la ĉefurbo de la respublika insularo Sejŝeloj. Ĝi situas ĉe la nordorienta marbordo de la plej granda sejŝela insulo, Mahé, kaj estas la plej granda urbo de la lando - laŭ la censo de 2002 ĝi havis 24.970 loĝantojn. La havena urbo origine fondiĝis kiel administra centro de la britia kolonia registaro kaj nomiĝis laŭ la brita reĝino Viktoria. Ekde la deklaro de ŝtata sendependeco disde la kolonia potenco Britio en 1976, Viktorio konsideriĝas la plej malgranda nacia ĉefurbo de la Tero.

La plej gravaj komercaj varoj, tra la haveno transportataj eksterlanden, estas vanilo, kokoso, sapoj kaj guano. Al la urba areo ankaŭ apartenas internacia flughaveno, inaŭgurita en 1971, botanika ĝardeno kaj altlernejo.

Sekve de la Tertremo en Hinda Oceano en 2004 detruiĝis grava ponto en Viktorio.