Viktoro la 2-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Viktoro la 2-a
153-a papo de la katolika eklezio
Naskonomo Gebhardo de Dollnstein-Hirschberg
Pontifiko de 19-a de aprilo 1055 [#]
ĝis 28-a de julio 1057 [#]
Antaŭulo Leono la 9-a
Sekvanto Stefano la 9-a
Persona informo
Naskiĝo 1018 ĉirkaŭ
en Bavario
Morto 28-an de julio 1057 (1057-07-28)
en Areco
Mortokialo malario [#]
Tombo Mausoleum of Theodoric [#]
Lingvoj germana lingvo [#]
Episkopo de Eichstätt
Dum 1042–1057
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr
Viktor la 2-a (el la Liber pontificalis).

Viktoro la 2-a estis papo de la katolika eklezio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Papo Viktoro la 2-a, episkopo de la diocezo de Eichstätt, estis parenco de Henriko la 3-a (Sankta Romia Imperio); li estis unu el la germanaj papoj dum la reforma movado de Ildebrando Aldobrandeschi el Soana, la estonta papo Gregorio la 7-a. Li estis kronita en la Baziliko de Sankta Petro de Romo la 13-an de aprilo 1055. Lia patro estis ŝvaba barono, grafo de Harwig von Calw. Instige de la tiama episkopo de Regensburg, onklo de la sama imperiestro Henriko la 3-a, li estis, ankoraŭ aĝanta la 24-an jaron, levita al la digneco de episkopo por la urbo Eichstätt. En tiu episkopa rolo li apogis la politikajn interesojn de la imperiestro kaj, fine, fariĝis unu el la plej influaj konsilantoj.

Okaze de la morto de papo Leono la 9-a, Hildebrando el Soana, la plej elstara tiama figuro de ekleziulo kaj, kiel dirite, estonta Gregorio la 7-a, tiam troviĝis en Francio kaj tuj revenis al Germanio, precize el Majenco, kien alvenis ankaŭ patricia roma delegacio kontraŭa al la rigida reformo “Hildebranda”. Hildebrando proponis kiel papon la episkopon de Eichstätt, kiu jam publike adheris al la reformaj tezoj. Tiu, do, estis nomumita papo iniciate de Henriko kaj granda parto de la ĉeestaj estaruloj[1] en septembro de 1054. La nomumito elektis nomiĝi “Viktoro la 2-a" kaj, samtempe, helpetis al Henriko por la rekonkero de la perdita teritorioj de la Eklezio en Italio.

En Florenco en junio de 1055, okaze de la de la Florenca Koncilio, Viktoro renkontis la imperiestron, kiu helpis fortikigi la kondamnon jam esprimitan de papo Leono la 9-a pri la geedziĝo de la pastroj, pri la simonio kaj pri la rabo de ekleziaj teritorioj. La postan jaron, Viktoro troviĝis, en Germanio, ĉe la imperiestro kiam tiu ĉi mortis en Botfeld, en Harz, la 5-an de oktobro 1056. Kiel kuratoro de la infana filo de Henriko la 3-a kaj kiel konsilisto de la imperiestrino Agneta, patrino kaj regentino de la infana Henriko la 4-a, Viktoro disponis pri granda povo, kiun li uzis por pluteni pace unuigita la tuta imperio kaj plifortigi la papadon kontraŭ la agresoj de la baronoj. Li konfidis al Hildebrando la taskon realigi la reformon precipe en Francio, kiu provis malhelpi la elektadon de episkopoj taksataj neindaj je tiu ofico.

En Italio Viktoro serĉis la apogon de potenculoj por neinsidite rezidi en Romo kaj ĝin trovis en Gotfredo la Barbulo de Loreno edziniginta Beatricon de Loreno vidvino de Bonifaco la 3-a (Canossa). Tiuj potenculoj, Gotfredo kaj Beatrico kun la filino Matilda (kies patro estis la forpasinta Bonifaco), estis ostaĝoj en Germanio pro konfliktoj kun Henriko la 3-a. Kun la morto de la imperiestro, papo Viktoro sin trovis meze de malfacilaĵoj, sed fine sukcesis, precipe helpe de Hildebrando, kombini la pacon inter Agneta kaj Gotfredo, al kiu estis redonitaj edzino kaj la duonfilino krom la teritorioj de Loreno. Post la solvo de tiu problemo, Viktoro forlasis Germanion konfidante siajn taskojn, precipe la kuraturecon de la infano Henriko estonta la 4-a de la dinastio, al la episkopo de Kolonjo Anono.

La penoj de la longaj kaj elĉerpigaj vojaĝoj lin tre malfortigis ĝispunkte ke Viktoro mortis dum la vojaĝreveno al Romo pro malario najbare de Areco, la 28-an de julio 1057, kie li haltis por kvietigi konflikton inter la episkopoj de Sieno kaj Areco. Lia korpo nun ripozas en Raveno, ĉar “rabita” de iuj Ravenanoj kiuj ĝin entombigis en la preĝejo Sankta Maria Rotonda, kie ripozas ankaŭ la restaĵoj de Teodoriko la Granda.

Lia posteulo estis Frederiko de Loreno.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nur en la posta Unua Laterana Koncilio 1123 la tasko-rajto-devo elekti la papon estis asignita ekskluzive al la kardinaloj

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • [Listo de papoj]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Karl Mittermaier, Die deutschen Päpste. Benedikt XVI. und seine deutschen Vorgänger, 2006.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Norwich, John Julius. The Normans in the South 1016-1130. Longmans: London, 1967.
  • Katolikaj enciklopedioj:
    • [1] Enciclopedia Cattolica
    • [2] Cathopedia: Neforgesendaj artikoloj
    • [3] Catholic_Encyclopedia