Viktoro la 4-a (kardinalo Montecelio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Viktoro la 4-a (kontraŭpapo))
Saltu al: navigado, serĉo
KONTRAŬPAPOJ DE LA KATOLIKA EKLEZIO
“Viktoro la 4-a”
Blazono de Viktoro la 4-a
nomo = Oktaviano de Crescenzi-Ottaviani
naskiĝodato = 1095 en Tivoli
mortodato = 1164 en Lucca
kardinalo = en 1138 iniciate de papo Inocento la 2-a
kardinala titolo = diakonrange, de Sankta Nikolao en Tulia Karcero; presbiterrange, de Sankta Cecilia
nacio = itala
aktiveco = kontraŭpapo ekde 1159 (kronado en 1160) ĝis la morto opone al Aleksandro la 3-a
posteuloj = Paskalo la 3-a (1164 - 1168), kaj Kalisto la 3-a (kontraŭpapo) kiu submetiĝis al Aleksandro la 3-a (papo)

Viktoro la 4-a, sekulare Oktaviano de Crescenzi Ottaviani (Tivoli, 1095 – Lucca, 20-a de aprilo 1164), estis kontraŭpapo ekde 1159 ĝis lia morto, opone al papo Aleksandro la 3-a.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Viktoto la 4-a apartenis al la roma nobela familio de Krescencoj Ottaviani, sinjoroj de Montecelio aŭ “Monticelli”. En aprilo 1138 li estis nomumita de papo Inocento la 3-a, kun titolo de kardinalo diakono de Sankta Nikolao en Karcero sed en 1151 li opciis por la titolo de Sankta Cecilia. En 1158 li fariĝis “kardinalo protopresbitera” (la unua de la kardinaloj sacerdote rangulaj).

Dum sia kardinalado li apogis la imperiestron de la Sankta Romia Imperio, nome Frederiko la 1-a, dirita en Italio “Barbarossa” (Ruĝbarbulo), kiu en majo 1159 asignis al li kaj al liaj fratoj Oto, Gofredo kaj Solimano, la urbon kaj la ĉirkaŭurban kamparon de Terni kun la relativa jurisdikcio.

Dum la Konklavo de la 7-a de septembro de 1159 la Kardinala kolegio disduiĝis: la majoritata partio, konsistanta el 24 kardinaloj kaj sekvanta la kontraŭimperian politikon de la antaŭa papo Hadriano la 4-a, voĉdone proklamis papo Aleksandron la 3-an (Rolando Bandinelli); kaj la minoritata partio, konsistanta el ses kardinaloj batalantoi por politiko favora al la imperiestro, elektis papo la kardinalon Oktavianon de “Monticelli” kiu volis por si la nomon “Viktoro”. Do Viktoro la 3-a.

La sekvan 4-an de oktobro Oktaviano estis laŭjure kaj liturgie kronita en la abatejo de Farfa (Latio) permane de kardinalo Imaro helpata de episkopoj porimperiestraj.

Imperiestro Frederiko la 1-a dekomence ne sentencis pri la jura proceduro de la voĉdonado. Male li engaĝiĝis por la eliminado de la skismo, kunvokante koncilion en Pavia kiu estis efektigita en la februaro de 1160. Per tiu kunvoko la imperiestro intencis konfirmi sian rolon de arbitracianto en la internaj kvereloj de la Eklezio. Sed Aleksandro la 3-a reĵetis la inviton ĉar la papo povas esti submetita nur al la juĝo de Dio. Kun tiu antaŭkondiĉoj, la koncilia asembleo “konfirmis” la elekton de Viktoro, kiu akceptis submetiĝi al la ekzameno de la reprezentantoj de la Eklezio. La 12-an de februaro de 1160 la koncilio fermiĝis kun procesio kiu, startante el la ekstermurega preĝejo de Sankta Savanto atingis la katedralon. Ĉi tie Viktoro estis bovenigita de la imperiestro kiu, humilecosigne, lin helpis descendi de la ĉevalo kaj, lin permane kondukante, akompanis ĝis la altaro kaj kisis liajn piedojn. Du tagojn poste, Viktoro ekskomunikis Aleksandron la 3-an kaj ĉiujn ties subtenantojn; siavice Aleksandro la 3-a reagis ekskomunikante lin kaj la imperiestron.

En aŭtuno ekde 1163 li alvenis al Lodi kie renkontis la imperiestron Frederikon, la patriarkon de Aquileja Pelegrinon, la Abaton de Cluny kaj diversajn kardinalojn kaj episkopojn porimperiestrajn, por liturgie festi la translokigon de la restaĵoj de Sankta Basiano, protektanto de la urbo, el ”Lodi antikva” al "Lodi nova." La ceremonio akiris grandan signifon politikan: nur unu jaron antaŭe la “Ruĝbarbulo” detruigis Milanon kaj nun Lodi, la granda malamiko kontraŭ la milananoj, siavice ne multe antaŭe detruita de tiuj lastaj, ekestis rekonstruita helpe de la Imperio kaj de la Eklezio!

Viktoro mortis en Lucca la 20-an de aprilo de 1164; al li posteulis la kontraŭpapo Paskalo la 3-a (1164-1168). (al tiu ĉi posteulis Kalisto la 3-a (kontraŭpapo) kiu, fine, submetiĝis al Aleksandro la 3-a (aŭgusto 1178).

Konklavoj[redakti | redakti fonton]

Dum sia kardinalado Oktaviano de Monticelli partoprenis en jenaj konklavoj:

Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]