Vilém Mathesius

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vilém Mathesius
Persona informo
Naskiĝo 3-an de aŭgusto 1882 (1882-08-03)
en Pardubice
Morto 12-an de aprilo 1945 (1945-04-12) (62-jaraĝa)
en Prago
Tombo tombejoj de Olšany
Lingvoj ĉeĥagermana
Ŝtataneco ĈeĥoslovakioAŭstrio-Hungario
Alma mater Filozofia Fakultato de la Universitato de Karolo
Okupo
Okupo lingvistoverkisto • universitata instruisto • tradukistoinstruisto • literaturhistoriisto • bohemicist
vdr

Vilém Mathesius (naskiĝis la 3-an de aŭgusto 1882 en Pardubice – mortis la 12-an de aprilo 1945 en Prago) estis ĉeĥa lingvisto kaj literatura historiisto, kunfondinto kaj unu el la ĉefaj reprezentantoj de la Praga Lingvistika Rondo kaj fondinto de la ĉeĥa anglistiko. Lia kuzo estis tradukisto Bohumil Mathesius.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li estis dua filo de gantisto Bedřich Mathesius kaj patrino Eva, fraŭline Wenigová en Pardubice. Post abiturientiĝo en gimnazio de Kolín li studis en filozofia fakultato de Karola universitato en Prago. Li suferis pro okulmalsano kaj tuberkulozo.

Scienca kariero[redakti | redakti fonton]

Vilém Mathesius en 1912 iĝis la unua profesoro de anglistiko ĉe Karola Universitato . En 1926 li partoprenis ĉe fondo de Praga Lingvistika Rondo. Li estis reprezentanto de ĉeĥa struktura lingvistiko.

Li okupiĝis precipe pri anglaj kaj ĉeĥaj gramatiko, stilistiko kaj fonologio kaj pri ĝenerala lingvistiko.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Alžbětinské divadlo (Teatro en la tempo de reĝino Elizabeta)
  • Čeština a obecný jazykozpyt (La ĉeĥa lingvo kaj la ĝenerala lingvistiko)
  • Co daly naše země Evropě a lidstvu (Kion donis niaj landoj al Eŭropo kaj al la homaro)
  • Dějiny literatury anglické v jejích hlavních proudech a představitelích (La historio de la angla literaturo en ĝiaj ĉefaj fluoj kaj reprezentantoj)
  • Kulturní aktivismus: anglické paralely k českému životu (Kultura aktivismo: anglaj paraleloj al la ĉeĥa vivo)
  • Možnosti, které čekají: epištoly o tvořivém životě (Ebloj, kiuj atendas: epistoloj pri kreiva vivo)
  • Nebojte se angličtiny! (Ne timu la anglan lingvon!)
  • Několik zásadních slov o kongrueci (Kelkaj principaj vortoj pri la kongruenco)
  • Obsahový rozbor současné angličtiny na základě obecně lingvistickém (Enhava analizo de la nuntempa angla lingvo sur la bazo ĝenerale lingvistika)
  • Řeč a sloh (Parolo kaj stilo)
  • William Shakespeare: tři kapitoly o jeho životě a hrách (William Shakespeare: tri ĉapitroj pri liaj vivo kaj dramoj)
  • Jazyk, kultura a slovesnost (Lingvo, kulturo kaj literaturo - artikolaro)
  • Paměti a jiné rukopisy (Memoroj kaj aliaj manuskriptoj)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Vilém Mathesius: Jazyk, kultura a slovesnost (Lingvo, kulturo kaj literaturo, Odeon, Praha 1982, 527 p.)
  • Vilém Mathesius: Paměti a jiné rukopisy (Memoroj kaj aliaj manuskriptoj, Praha, Karolinum 2009, 394 p.)