Vilém Mrštík

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vilém Mrštík
Persona informo
Vilém Mrštík
Naskiĝo 14-an de majo 1863 (1863-05-14)
en Jimramov
Morto 2-an de marto 1912 (1912-03-02) (48-jaraĝa)
en Diváky
Mortis pro sinmortigo vd
Mortis per ĝismorta sangoperdo vd
Tombo Diváky vd
Etno ĉeĥoj vd
Lingvoj ĉeĥa vd
Ŝtataneco Aŭstrio-Hungario vd
Subskribo Vilém Mrštík
Familio
Gefratoj Alois Mrštík • František Mrštík • Norbert Mrstik vd
Edz(in)o Božena Mrštíková vd
Profesio
Okupo tradukistoverkistodramaturgo • literaturkritikisto • ĵurnalistokritikistopublikigisto vd
Laborkampo literaturodramo • translation from Russian vd
Verkado
Verkoj Maryša vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vilém MRŠTÍK (naskiĝis la 14-an de majo 1863 en Jimramov - mortis la 2-an de marto 1912 en Diváky) estis ĉeĥa verkisto, frato de Alois Mrštík.

Ekde 1869 la familio loĝis en Ostrovačice apud Brno, tial multaj liaj verkoj ĉerpas el la vivo de tiu ĉi regiono.

Li deziris fariĝi pentristo, tamen li studis juron, sed ne finis kaj dediĉis sin al literaturo. Li kontribuis al gazetaro per propraj verkoj, kritikoj kaj multe li tradukis el la rusa literaturo. Liaj plej gloraj verkoj estas romano Fabelo de la majo kaj dramo Mariŝa, kiun li verkis kun sia frato Alois. La dramo apartenas al plej gravaj dramoj en la ĉeĥa literaturo.

En Brno ekzistas Teatro de Fratoj Mrštík.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Paní Urbanová (Sinjorino Urbanová, 1889, dramo)
  • Santa Lucia (Santa Lucia, 1893, romano)
  • Obrázky (Bildoj, 1894, rakontoj)
  • Maryša (Mariŝa, 1895, dramo)
  • Pohádka máje (Fabelo de la majo, 1897, romano, sukcese filmita)
  • Bestia triumphans (1897, polemika)
  • Anežka (Agnesa, 1912, dramo)

La dramon Mariŝa esperantigis Eva Seemannová. Fragmenton El Fabelo de la majo tradukis Jaroslav Hladký, aperis en Ligilo 1931, aperanta en Prostějov.

En 1940 la reĝisoro Otakar Vávra filmis Fabelon de la majo kun la geaktoroj Nataša Gollová kaj Svatopluk Beneš.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]