Vilém z Rožmberka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vilém z Rožmberka
Persona informo
Naskiĝo 10-an de marto 1535 (1535-03-10)
en Gallspach
Morto 31-an de aŭgusto 1592 (1592-08-31) (57-jaraĝa)
en Prago
Mortokialo tuberkulozo
Tombo Church of Saint Vitus
Familio
Patro Jošt III. z Rožmberka
Patrino Anna z Rogendorfu
Frat(in)oj Petr Vok z Rožmberka • Eva z Rožmberka • Bohunka z Rožmberka
Edz(in)o Sophie of Brandenburg • Katarzyna von Braunschweig-Kalenberg • Anna Maria of Baden • Polyxena of Lobkovic • Katarzyna von Braunschweig-Kalenberg • Sophie of Brandenburg
Okupo
Okupo politikistodiplomato
vdr
Tolero kun la bildo de Vilém z Rožmberka

Vilém z RožmberkaVilhelmo Rosenbergo (naskiĝis la 10-an de marto 1535, mortis la 31-an de aŭgusto 1592) ano de la plej fama kaj potenca ĉeĥa nobela familio Rožmberk, filo de Jošt la 3-a z Rožmberka kaj lia dua edzino Anna von Rogendorf, frato de Petr Vok kaj kvar knabinoj. Lia patro, reganto de la domo Rožmberk (en la gento regis kutimo, ke ĉiam plej aĝa ano regis tutan grandegan posedon) mortis oktobre 1539. Plua laŭvica gentreganto Petro la 5-a, nomita Lamulo, ankaŭ mortis tro frue, la 2.-an de novembro 1545, sed kapablis antaŭe destini kuratorojn por la nematuraj gekuzoj. Albrecht z Gutštejna, Jeroným Šlik z Holíče kaj Oldřich Holický ze Šternberka bone mastrumis kaj eĉ pligrandigis ilian posedon.

Vilém z Rožmberka estis siatempe la plej signifa kaj plej riĉa ĉeĥa nobelo. Li estis ja katoliko, tamen ne tro fervora kaj toleris reforman religion. Laŭdire li ĉiam traktis racie kaj afable. Siajn bienojn li mastrumis tre bone (pere de administrantoj, inter kiuj famiĝis Jakub Krčín z Jelčan), ŝatis arton, konstruigis krom alia belan renesancan ĉaskasteleton Kratochvíle ĉe Netolice. Malgraŭ sia raciemo, restante siatempulo, li pagis multan monon por alkemiaj provoj, dediĉis bienon ankaŭ al la fama alkemiisto Edward Kelly.

Kvankam li edziĝis eĉ kvarfoje, li mortis sen postlasi heredanton. La tutan grandegan posedon, inkluzivantan grandan parton de Suda Bohemio kaj diversaj posedojn en aliaj landpartoj heredis lia frato Petr Vok z Rožmberka.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Pánek, J.: Poslední Rožmberk, eld. Brána, 1996
  • Ottův slovník naučný
  • Palacký, F. Dějiny národu českého v Čechách a v Moravě, eld. Erika, 1998

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]