Vilao San Marco (Merano)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vilao San Marco okcidenta fasado

La Vilao San Marco, origine nomata Schwalbenvilla (vilao de la hirundoj), troviĝas en Merano kaj estas unu el la arkitekturaj monumento]j de la urbo. La vilao estis konstruita en la jaroj 1895-95 laŭ la projekto de la arkitekto Alexander Graf. Ĝi estas ĉirkaŭata de granda triangula ĝardeno. Ek de 1993 la vilao estas la sidejo de la Akademio de german-italaj studoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Fine de la 19-a jarcento Merano jam estis mondfama aŭstra-hungara kuracloko kaj en ĉiuj urbopartoj estis konstruitaj multnombraj vilaoj. Inter ili ankaŭ la tiel nomata Schwalbenvilla, konstruita en la jaroj 1894-95 laŭ la projekto de Alexander Graf kiel loĝdomo por la altranga sinjorino Rosa Lohner. En 1911 la vilao estis aĉetata de Paul Forstermann. Post la unua mondmilito Sudtirolo estis aneksita al Italio kaj en 1927 la vilao estis transdonata al la Opera Nazionale Combattenti. En 1930 ĝi pasis al la ŝtata Demanio dello Stato kaj dum jardekoj ĝi estis loĝata de ties dungitoj. Sekve la vilao iĝis ŝtata propraĵo kaj en 1981 protektita akitektura monumento. Ek de 1993 ĝi estas la sidejo de la Akademio de german-italaj studoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]