Vilao de Hans Ulrich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vilao de Hans Ulrich

Vilao de Hans Ulrich situanta en avenuo Sokolská en Ostrava estas loka kultura memorigaĵo de Ĉeĥio. Ties unua posedanto estis Johann Ulrich, la lasta aŭstria-hungaria urbestro de Moravia Ostrava. Li mem prilaboris ties planojn kaj li partoprenis eĉ en ĝia konstruado.

La trietaĝa vilao havas rompbazplanon. Ulrich eklektisme kunigis novrenesancon, manierismon, novbarokon kaj la t.n. svisan stilon kun leĝeraj signoj de secesio. Laŭekstere la konstruaĵo ekinteresos per terasoj kaj ornamitaj balustradoj. Fasado estas plu plenigita per blazonoj kun girlandoj kaj florkronoj.

Post la morto de Ulrich la familio vendis la vilaon. Unue estis en ĝi kancelarioj, poste ĉi tie vivis ostrava advokato Bohumír Šavrda kaj ekde la tridekaj jaroj proprumis ĝin ministara firmao. Post la dua mondmilito ĝi transiris en posedaĵon de nacia entrepreno Ostravaj-karvinaj minejoj. En la kvindekaj jaroj la domo komencis servi kiel kultura kaj kleriga centrejo. Havas en ĝi sidejon direkciejo de Centro de kulturo kaj klerigado Moravia Ostrava, ekde la jaro 1993 Ekspoziciejo Sokolská 26 kaj ekde la jaro 1996 en subteretaĝo troviĝas muzika klubo Parník (Vaporŝipo).

Ligiloj

Fontoj

  • STRAKOŠ, Martin. Vila Hanse Ulricha v Ostravě. Mladá fronta Dnes, 6. duben 2009, s. D5.

Eksteraj ligiloj