Vilfredo Pareto

El Vikipedio

(Alidirektita el Vilfredo PARETO)
Saltu al: navigado, serĉo

Vilfredo PARETO (naskiĝis la 15-an de julio, 1848, mortis la 19-an de aŭgusto, 1923) estis itala ekonomo kaj sociologo.

Li kontribuis kelkajn gravajn ideojn al la ekonomiko, precipe ne la studado pri distributo de enspezo kaj la analizo de la elektoj de individuoj. Li enkondukis la koncepton de Pareto efikeco kaj helpis evoluigi la kampo de mikroekonomiko per ideoj kiel kurboj de indiferenteco.

Li estas bone konata por la observo, ke 20 procentoj el la popolo posedis 80 procentojn de la posedaĵoj en Italio, malfrue ĝeneraligita (de Joseph Juran kaj aliaj) kiel la principo de Pareto, kaj plue ĝeneraligita al la koncepto de distributo de Pareto.

La indekso de Pareto estas mezuro de la malegaleco de distributo de enspezoj.