Vilfredo Pareto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vilfredo Pareto
Persona informo
Vilfredo Pareto
Naskiĝo 15-an de julio 1848 (1848-07-15)
en Parizo
Morto 19-an de aŭgusto 1923 (1923-08-19) (75-jaraĝa)
en Céligny
Tombo New cemetery of Céligny vd
Lingvoj francaitala vd
Ŝtataneco Reĝlando ItalioFrancio vd
Alma mater Politekniko de Torino vd
Subskribo Vilfredo Pareto
Familio
Patro Raffaele Pareto vd
Patrino Marie Métenier vd
Edz(in)o Alessandrina Bakunina • Jeanne Regis vd
Profesio
Okupo ekonomikistofilozofosociologo • universitata instruisto • inĝeniero • matematikisto vd
Laborkampo ekonomikosociologio vd
Verkado
Verkoj The Mind and Society vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Vilfredo Pareto

Vilfredo PARETO (naskiĝis la 15-an de julio 1848 en Parizo, mortis la 19-an de aŭgusto 1923 en Céligny) estis itala ekonomikisto, inĝeniero kaj sociologo.

Li kontribuis kelkajn gravajn ideojn al la ekonomiko, precipe en la studado pri distribuo de enspezo kaj la analizo de la elektoj de individuoj. Li enkondukis la koncepton de Pareto efikeco kaj helpis evoluigi la kampon de mikroekonomiko per ideoj kiel kurboj de indiferenteco.

Li estas bone konata por la observo, ke 20 procentoj el la popolo posedis 80 procentojn de la posedaĵoj en Italio, malfrue ĝeneraligita (de Joseph Juran kaj aliaj) kiel la principo de Pareto, kaj plue ĝeneraligita al la koncepto de distribuo de Pareto.

La indekso de Pareto estas mezuro de la malegaleco de distribuo de enspezoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]