Vilhelmo Longchamp

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vilhelmo Longchamp
Persona informo
William de Longchamp
Naskiĝo 12-a jarcento
en Argenton-Notre-Dame
Morto 31-an de januaro 1197 (1197-01-31)
en Poitiers
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latina vd
Familio
Gefratoj Robert Longchamp vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • diplomatojuĝisto • katolika episkopo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vilhelmo LONGCHAMP (foje nomata Vilhemo de Longchamp aŭ Vilhelmo de Longchamps, m. 1197) estis episkopo de Ely kiu regis Anglion dum Rikardo la 1-a (Anglio) forestis por krucmiliti.

Frua vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en Normandio kaj lia patro, Hugh de Longchamp, posedis bienojn kaj tie kaj en Anglio. Malamikoj de Longchamp, ekzemple Hugo Nonant (episkopo de Coventry) asertis ke liaj gepatroj estis humilaj kamparanoj, sed tio estas neverŝajna. Fratino de Longchamp edziĝis al la estro de la kastelo de Dover. Du fratoj, Osbert kaj Henriko, iĝis ŝerifoj; alia (Roberto), monaĥo.

Fine de la regno de Henriko la 2-a (Anglio) Longchamp estis oficisto de ties nelegitima filo Ĝofredo (ĉefepiskopo de Jorko). Poste li servis Rikardon, filon de Henriko, kiel kanceliero de Akvitanio. Li estis inter la plej fidataj konsilistoj de Rikardo, kaj estis ties delegito por intertraktoj kun la franca reĝo Filipo la 2-a.

Kanceliero de Anglio[redakti | redakti fonton]

Kiam Rikardo iĝis reĝo de Anglio li nomumis Longchamp kanceliero de la lando. Por tiu posteno Longchamp pagis 3,000 markojn, sumon kiun li sendube rehavigis per kromprofitoj. La 15-an de septembro 1589 Rikardo nomumis lin episkopo de Ely, kaj li konsekriĝis la 31-an de decembro. Tiun monaton Rikardo eliris de Anglio, konfidis al Longchamp la Turon de Londono, kaj decidis ke Longchamp regu la sudon de la lando kune kun Hugo de Puiset (episkopo de Durham). La du episkopoj malakordis, kaj tial en marto 1190 Rikardo dividis Anglion, tiel ke Longchamp regis la sudon kaj de Puiset la nordon. Tamen ne post junio 1190 Longchamp regis la tutan landon. Tiun monaton la papo nomumis lin papa legato. Longchamp akiris reputacion pro malŝparo, kaj dum siaj oficialaj vizitoj al sia diocezo estis akompanata de granda sekvantaro. Sed li protektis la reĝan potencon. Ekzemple en 1190 li restaŭris reĝan aŭtoritaton en Jorko post masakro de judoj, kaj li sendis armeon kontraŭ la ribela kimra reĝo Rhys ap Gruffydd.

Kiel normanda, Longchamp ne tute komprenis anglajn kutimojn kaj pro tio nepopularis. Verŝajne li ne scipovis la anglan lingvon. Liaj rilatoj kun Johano, la pli juna frato de Rikardo, malfacilis. Li sieĝis la kastelon de Lincoln kiam ĝia posedanto faris omaĝon al Johano kaj rifuzis cedi la kastelon al Longchamp, kiu deziris anstataŭigi lin. Kiel venĝo Johano kaptis la kastelojn de Tickhill kaj Northampton. Rikardo sendis Valteron de Coutances , ĉefepiskopo de Rouen, por fari pacon inter Johano kaj Longchamp.

En 1191 la papo mortis kaj Longchamp perdis la rangon de papa legato, kune kun parton de sia influo. Sed meze de tiu jaro la nova papo renomumis lin.

Ekzilo kaj reveno[redakti | redakti fonton]

Septembron 1191 subuloj de Longchamp forprenis Ĝofredon (ĉefepiskopon de Jorko) de sanktejo en la priorejo de Dover. Tio memorigis la popolon pri la martirigo de Thomas Becket kaj Longchamp perdis pli da popola subteno. Hugo Nonant kaj aliaj aranĝis konsilion enhavantan proceson kiun Longchamp ne ĉeestis. La konsilio deklaris ke Longchamp estu senigitaj de siaj postenoj kaj kasteloj. La episkopoj ekskomunikis lin kaj penis enkarcerigi lin en la Turo de Londono. Pro manko de subteno de la civitanoj de Londono, Longchamp kapitulacis, sed la 29-an de oktobro, post pluraj malsukcesoj provoj, li fuĝis el Anglio.

Li vojaĝis al la kortego de Henriko la 6-a (Sankta Romia Imperio), kiu tenis Rikardon kiel kaptito. Longchamp persvadis lin loĝigi Rikardon ĉe la imperia kortego, kaj negocis elaĉeton. Filipo la 2-a (Francio) diris ke li volontus pagi la sumon, kaj Henriko alvokis konsilion, kiun Longchamp, Eleonoro de Akvitanio (la patrino de Rikardo) kaj Valtero de Coutances partoprenis. Rikardo fine liberiĝis la 4-a de februaro 1194.

Diplomato[redakti | redakti fonton]

Longchamp revenis al Anglio kune kun la reĝo. Baldaŭ reviviĝis la kverelo kun Ĝofredo, ĉefepiskopo de Jorko. Sed Longchamp ĝuis la favoron de Rikardo, denove havis la rangon de kanceliero de Anglio, kaj iĝis ŝerifo de Essex kaj Hertfordshire. Tamen estis Huberto Walter kiu fakte havis la plej grandan potencon en Anglio. La ĉefa rolo de Longchamp estis nun diplomata. Post majo 1194 li neniam estis en Anglio. Li faris plurajn gravajn diplomatajn misiojn, kaj dum unu aranĝis militpaŭzon inter Rikardo kaj Filipo la 2-a. Li mortis en januaro 1197 dum misio al Romo, kaj entombiĝis en la abatejo de Le Pin.

Klereco[redakti | redakti fonton]

Longchamp estis klerulo kiu verkis libron (Practica legum et decretorum) pri la leĝoj de la francaj posedaĵoj de la anglaj reĝoj. Poeto Nigel Wireker dediĉis al li satiran poemon pri la kutimoj de studentoj.

Estis Longchamp kiu enkondukis la kutimon ke la reĝo uzis la pluralon "ni" pri si mem.