Vilhelmo Marshal (1-a grafo de Pembroke)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vilhelmo Marshal senĉevaligas kontraŭulon dum turniro

Vilhelmo Marshal (1-a grafo de Pembroke) (n. 1146, m. la 14-an de majo 1219) estis angla batalisto kaj politikisto kiu estis regento de Anglio dum la frua regado de Henriko la 3-a.

Gepatroj[redakti | redakti fonton]

Vilhelmo estis pli juna filo de Johano Marshal (grafo Marshal) kaj Sibila, fratino de Patriko (1-a grafo de Salisbury).

Frua vivo[redakti | redakti fonton]

Dum la longa enlanda milito de la regado de Stefano, Johano Marshal unue subtenis Matilda. Li konstruis kastelon proksime al Newbury (Berkshire). Tie en 1152 Stefano sieĝis lin. Li promesis cedi la kastelon, kaj Stefano retenis lian ses-jaran filon Vilhelmon kiel otaĝo. Kiam Johano rompis sian promeson, Stefanon minacis pendumi Vilhelmon antaŭ la kastelo se Johano ne tuj cedus ĝin. Laŭdire Johano respondis, "Faru tion: mi ankoraŭ posedas la martelon kaj amboson por forĝi pluajn - kaj pli bonajn - filojn!" Tamen fine Stefano tro kompatis Vilhelmon por pendumi lin.

Kavaliro[redakti | redakti fonton]

Vilhelmo eniris la sekvantaron de malgrava nobelo en Normandio antaŭ ol eniri tiun de sia onklo Patriko de Salisbury. Li militis en Francio. En 1167 li kavaliriĝis. En 1168 Patriko estis embuske mortigata de Guy de Lusignan, kaj Vilhelmo kaptiĝis. Eleonora de Akvitanio elaĉetis lin, kaj li komencis sukcesege partopreni turnirojn: tiel li gajnis multe da enspezoj. Ŝajne li turniris ĉirkaŭ 500 fojojn dum sia vivo, kaj neniam malvenkis.

Favorato de anglaj reĝoj[redakti | redakti fonton]

Vilhelmo revenis al la kortego de Henriko la 2-a, kaj helpis tiun subpremi ribelojn de liaj filoj. En 1189 li senĉevaligis la estontan Rikardon la 1-an dum bataleto. Tamen Rikardo klare ne sentis rankoron pri tio: post sia surtroniĝo, Rikardo kore bonvenigis Vilhelmon al sia kortego, kaj, en 1189, aranĝis lian geedzigon al Isabel de Clare, kiu estis la filino de Richard de Clare (2-a grafo de Pembroke) kaj la dua plej riĉa heredintino de Anglio. Tiel Vilhelmo akiris vastajn bienojn kaj la titolon "grafo de Pembroke".

En 1190 Rikardo eliris de Anglio por krucmiliti kaj nomumis Vilhelmon ano de la regenta konsilio. Unue Vilhelmo subtenis la estontan Johnanon (Anglio) kontraŭ Vilhelmo Longchamp, kiu estis la plej potenca de la konsilio; sed en 1193 li ŝanĝis sian lojalecon kaj helpis kontraŭi Johanon.

Post la morto de sia frato Johano, Vilhelmo heredis la rangon de Marŝalo (tio estas, la ĉefa batalisto de la regno).

Sur sia mortlito en 1199, Rikardo nomumis Vilhelmon guberniestro de Rueno kaj gardisto de la reĝa trezoro ĝis la surtroniĝo de Johano.

Regado de Johano[redakti | redakti fonton]

Komence di lia regado, Vilhelmo subtenis Johanon, sed ili kverelis post kiam Vilhelmo omaĝis al Filipo la 2-a (Francio) pro siaj normandaj bienoj. Pro tio, en 1207 Vilhelmo iris al siaj bienoj en Leinster, kaj li restis en Irlando ĝis 1212, kiam Johano venigis lin por militi kontraŭ la kimroj.

Dum la posta militado inter Johano kaj liaj baronoj, Vilhelmo subtenis la reĝon, kaj estis li kiu reprezentis Johanon dum la diskutoj kiuj kondukis al la Magna Carta en 1215.

Regento[redakti | redakti fonton]

Johano komandis Vilhelmon certigi ke lia naŭ-jara filo Henriko heredu la tronon. Tion Vilhelmo ja faris, kaj la reĝa konsilio nomumis lin regento. Malgraŭ sia maljuneco (li havis ĉirkaŭ 70 jarojn), Vilhelmo energie kaj sukcese militis kontraŭ la franca reĝo (kiu invadis Anglion) kaj ribelantaj anglaj nobeloj. Li reeldonis la Magna Carta.

Morto[redakti | redakti fonton]

Februaron 1219 Vilhelmo grave malsanis. Sur sia mortlito li formale iĝis templano, tiel plenumante ĵuron kiun li faris dum reĝo Rikardo krucmilitis. La 14-an de majo li mortis ĉe Caversham (Berkshire), kie li posedis bienon. Li entombiĝis en la Templana Preĝejo (Londono).

Idoj[redakti | redakti fonton]

Vilhelmo kaj Sibila havis dek idojn:

  • Vilhelmo Marshal (2-a grafo de Pembroke) (1190-1231)
  • Rikardo Marshal (3-a grafo de Pembroke) (1191-1234)
  • Matilda (1194-1248), kiu edziĝis unue al Hugh Bigod (3-a grafo de Norfolk), due, al William de Warenne (6-a grafo de Surrey), kaj trie, al Walter de Dunstanville
  • Gilbert Marshal (4-a grafo de Pembroke, 1197-1241), kiu mortis dum turnira akcidento
  • Walter Marshal (5-a grafo de Pembroke, ĉ. 1199-1245)
  • Isabel Marshal (1200-1240), kiu edziĝis unue al Gilbert de Clare (5-a grafo de Hertford), kaj due, al Rikardo Plantaĝeneto (1-a grafo de Kornvalo)
  • Sibila Marshal (ĉ.1201-1245), kiu edziĝis al William de Ferrers (5-a grafo de Derby)
  • Eva Marshal (1203-1246), kiu edziĝis al William de Braose (10-a barono de Abergavenny)
  • Anselmo Marshal (6-a grafo de Pembroke, ĉ.1208-1245)
  • Joan Marshal (1210-1234), kiu edziĝis al Warin de Munchensi