Vilhelmo de Rubruk

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vilhelmo de RUBRUK (aliajn nomvariaĵojn vidu malsupre; naskiĝis inter 1215 kaj 1220 en Cassel, nuntempe en Francio; mortis ĉ. 1270) estis franciskano kaj esploristo, kiu kiel unu el la unuaj eŭropanoj studis la kulturon de mongoloj.

Nomvariaĵoj

Diversaj variaĵoj de la nomo ekzistas pro tradukoj en diversajn lingvojn:

  • Wilhelm von Rubruk,
  • Wilhelm von Ruysbroeck,
  • Wilhelm von Ruysbroek,
  • Guilelmus de Ruysbroek,
  • William Rubruquis,
  • Willem van Ruysbroek,
  • Willelmus de Rubruk,
  • William von Roebruk,
  • William of Rubruck,
  • William Rubruquis,
  • Guilelmus de Rubruc,
  • Wilhelm von Rubruck,
  • Willem van Ruysbroeck,
  • Guillaume de Rubrouck,
  • Gulielmus de Rubruquis,
  • Guillaume de Rubruquis,
  • Willem van Ruusbroec.

Vivo

La juna Vilhelmo aliĝis al la ordeno de la minoritoj, studis en Parizo kaj vojaĝis en 1248 kun Ludoviko la 9-a en la Sanktan Landon, kie li restis kvar jarojn en Akko.

Misio ĉe la Granda Ĥano

En 1252 la reĝo kaj la papo Inocento la 4-a sendis lin al Oriento, por kontakti la mongolojn. Vilhelmo vojaĝis tra Konstantinopolo, el kiu li forvojaĝis la 7-an de majo 1253 kun sia ordenfrato Bartolomeo de Cremona, interpretisto kaj servisto.

En Karakorum

Post aventurplena vojaĝo ili atingis la 27-an de decembro 1253 (laŭ aliaj fontoj en aprilo 1254) la mongolan ĉefurbon Karakorum. Pro permeso de la tiama granda ĥano Mongke ili restis ĉirkaŭ duon jaron ĉe la kortego. La 4-an de januaro 1254 tiu kvara posteulo de Ĝingis-Ĥano akceptis ilin por interparolado.

Hejmenvojaĝo

Printempe 1255 Vilhelmo de Rubruk forlasis Karakorum kaj alvenis la 15-an de aŭgusto 1255 en Tripolo.


Verko

  • Wilhelm von Rubruk: Reise zu den Mongolen 1253‒1255, tradukita kaj klarigita de Friedrich Risch, (publikaĵoj de la esplorinstituo de kompara religihistorio ĉe la universitato Leipzig; serio 2; 13), Leipzig 1934
  • Wilhelm von Rubruk: Reisen zum Grosskhan der Mongolen: von Konstantinopel nach Karakorum 1253‒1255, prilaborita kaj eldonita de Hans D. Leicht, Stuttgart 1984 ISBN 3-522-60430-X
  • Wilhelm von Rubruk: Beim Grosskhan der Mongolen. 1253-1255, eldonita de Hans D. Leicht, Stuttgart 2003 ISBN 3-86503-003-3

Referencoj


Bibliografio

Fakliteraturo

  • Guillaume de Rubrouck : Voyage dans l'empire mongol, Payot, 1985.
  • Solance Marin : Guillaume de Rubrouck in Encyclopédia Universalis, 2001.

Romanoj

  • Peter Berling uzis la Vilhelmon de Rubruk (sub la nomo William von Roebruk) kaj ties vojaĝraporton por sia kvinvoluma verko pri „Kinder des Gral“ (infanoj de la gralo):
    • Die Kinder des Gral (la infanoj de la gralo,
    • Das Blut der Könige (la sango de la reĝoj),
    • Die Krone der Welt (la krono de la mondo),
    • Der schwarze Kelch (la nigra kaliko),
    • Der Kelim der Prinzessin (la tapiŝo de la princino).

Eksteraj ligiloj