Vilhelmo de Volpiano

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vilhelmo de Volpiano (itale: Guglielmo da Volpiano); naskiĝis ĉirkaŭ 960, verŝajne apud Turin; mortis en 1031 en Fécamp) estas religiulo kaj reformisto liturgia el Piemonto.

Post multaj vojaĝoj tra Italio kaj restado en Venecio, Vilhelmo restis longtempe en Burgonjo, kie li iĝis en 990 abato de Saint-Bénigne en Dijon. Li ankaŭ restadis en Cluny.

En 1001, Vilhelmo iris al Normandio, vokite de la juna duko Rikardo la 2-a por renovigi inter aliaj la abatejon de Fécamp, loĝejo kaj tombejo dukaj.

Kiel reformisto li agis pri pli ol 80 monaĥejoj, ĉefe en Normandio (Fécamp, Jumièges, Troarn). Kio poste influis la monaĥejojn anglajn kaj danajn (ekzemple Winchcombe kaj Gloucester).

Li kunportis samtempe arkitekturajn ideojn de la norda Italio.

Eksteraj ligiloj

greke Historiaj dosieroj de la Universitato de Caen (france) greke Vilhelmo de Volpiano en Normandio: demandoj (france kaj angle)