Vilhelmo la 1-a (Boulogne)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Vilhelmo la 1-a, grafo de Boulogne (n. ĉ. 1137, m. la 11-an de oktobro 1159), estis la tria filo de reĝo Stefano de Anglio kaj Matilda de Boulogne.

En 1148 li edziĝis al Izabela de Warenne (4-a grafino de Surrey), kaj, per tio, iĝis grafo de Surrey. Ili ne havis infanojn.

Lia pli aĝa frato, Eŭstako la 4-a (Boulogne), mortis en 1153 kaj li heredis la graflandon. Tamen, lia patro Stefano promesis la heredon de la angla trono al la estonta Henriko la 2-a (Anglio) - tio estis parto de akordo kiu ĉesigis longan enlandan militon en Anglio. Kiam (la sekvantan jaron) Henriko iĝis reĝo, li formale konfirmis ke Vilhelmo havis la titolon de grafo de Surrey. Laŭ la kronikisto Gervase de Canterbury, Vilhelmo aŭ partoprenis aŭ favoris komploton murdi Henrikon, sed eble tio estas nur onidiro.

En 1159 Vilhelmo mortis antaŭ la pordego de Tuluzo, kaj entombiĝis en la abatejo Montmorel (en Poitiers). Poste lia vidvino edziĝis al Hamelin de Warenne, duonfrato de Henriko la 2-a.


Antaŭe: grafo de Boulogne Poste: Blason Courtenay.svg
Eŭstako la 4-a 11531159 Maria de Boulogne