Vilhelmo la 1-a (Germana Regno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Imperiestro Vilhelmo la 1-a en 1887

Vilhelmo la 1-a (naskiĝis 22-a de marto 1797 kiel Wilhelm Friedrich Ludwig en Berlino; mortis 9-a de marto 1888 samloke) estis ekde 1858 regento (anstataŭulo por sia malsana frato) kaj ekde 1861 reĝo de Prusio kaj ekde 1871 Germana Imperiestro.

Vilhelmo estis konservativa kaj havis pro la sufokado de la marta revolucio de 1848 negativan reputacion. Tamen lia ekregado en 1858 signifis certa liberaliĝo. Malgraŭ sia propra volo li fariĝis en 1871 germana imperiestro kaj atingis poste grandan popularecon. Dum lia epoko la prusa ĉefministro kaj poste germana kanceliero Otto von Bismarck ricevis tre grandan influon.

La standardo de Imperiestro Vilhelmo
Antaŭe:Reĝo de PrusioPoste:
Frederiko Vilhelmo la 4-a (Prusio)1858-1888Frederiko la 3-a
Antaŭe:Germana ImperiestroPoste:
(neniu)1871-1888Frederiko la 3-a

Ŝablono:LigoLeginda