Vilhelmo la 1-a (Provenco)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vilhelmo la 1-a de Provenco)
Vilhelmo la 1-a
Persona informo
Guillaume Ier de Provence
Naskiĝo ĉirkaŭ 955
Morto 993
en Avignon
Familio
Dinastio Bosonidoj vd
Patro Boso II of Arles vd
Patrino Constança de Viena vd
Gefratoj Rotbold II, Count of Provence vd
Edz(in)o Adelaide-Blanche of Anjou • Arsinde, Countess of Provence vd
Infanoj Konstanca de Arles • William II of Provence • Odile de Nice • Toda, countess of Besalú • Ermengarde, Countess of Auvergne vd
Profesio
Okupo monarko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vilhelmo la 1-a de Provenco kromnomita "la Liberiginto" (france : Guillaume 1er de Provence dit le Libérateur) estis la grafo de Provenco de 968 ĝis 993. Li naskiĝis ĉirkaŭ 955 kaj mortis en 993.

Li estis la filo de la grafo Boson la 2-a de Arles kaj de lia edzino Konstancia de Provenco. Li edziĝis ĉirkaŭ 969 kun Arsende de Comminges (ĉ.950-983), kiu estis la filino de la grafo Arnaud de Comminges kaj de lia edzino Arsende de Carcasonne. Ŝi naskis al li :

Sekve de la forrabo de la episkopo Saint Mayeul en julio 972 far saracenoj, kiuj vivis en la montaroj de la Maŭroj (massif des Maures) ekde la fino de la 9-a jarcento, la grafo Vilhelmo la 1-a komandis armeon, kiu venkis la saracenojn dum la Batalo de Turturo en 973 kaj definitive forpelis ilin el Provenco. Li tiam fariĝis suzereno de Provenco kaj kreis la provencan feŭdecon disdonante al siaj vasaloj la ĵus rekonkeritan landon.

Li titoliĝis markizo de Provenco en 979 kaj transloĝiĝis al la urbo Arles komence de la jaroj 980. Tie li edziĝis kontraŭ la volo de la Papo kun Adelaido de Anĵuo, kiu ĵus disiĝis de sia edzo la estonta reĝo Ludoviko la 5-a "la Pigra" de Francio . Ŝi naskis al li :

Vilhelmo la 1-a estis tre pia kaj fine de sia vivo fariĝis monaĥo. Li mortis en Avignon post la 29-a de aŭgusto 993.