Vilhelmo la 2-a (Germana Regno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Vilhelmo la 2-a (Germanio))
Saltu al: navigado, serĉo
Vilhelmo la 2-a

Vilhelmo la 2-a, plennome Friedrich Wilhelm Viktor Albrecht von Hohenzollern (naskita en Potsdam la 27-an de januaro 1859; mortinta la 5-an de junio 1941) estis de 1888 ĝis 1918 la lasta Germana Imperiestro kaj la lasta reĝo de Prusio.

Lia patro estis Kronprinz Frederiko, t. e. la princo heredonta la tronon; lia patrino Viktoria, filino de la reĝino Viktoria de Anglio, estis, do, onklino de la carino Aleksandra (kies edzo estis la caro Nikolao la 2-a de Rusio) kaj fratino de la reĝo de Anglio Eduardo la 7-a. Malgraŭ tiuj parencaj ligoj, neniam li estis anglofilo kaj privilegiis sian prusan devenon. Cetere, li malbone akordiĝis kun siaj gepatroj.

Pro komplikaĵoj dum lia naskiĝo lia maldekstra brako restis iom atrofia, kiun kriplaĵon li ĉiam provis kaŝi. Kelkaj historiistoj opinias, ke li eble ankaŭ trafis kranian traŭmaton, kapablan klarigi kelke el liaj karakteraj trajtoj (agresemo, obstinado, impulsiĝemo, krudeco...) Lian handikapon oni sensukcese provis kuraci per dolora elektroŝokterapio, kio verŝajne lasis spuron en lia menso.

Lia preceptoro (edukisto) Georg Ernst Hinzpeter estis sendube inteligenta viro, sed ia sparta idealisto, kiu malhavis sensiblokapablon. Laŭ li reĝo estas kondamnita je sensocieta vivo, ekskluzive dediĉita al la devo, kaj, do, ne estu edukata kun aliaj infanoj. Li lernu nek desegnarton, nek muzikon, ne havante tempon por esti diletanto. La barono Stockmar, kuracisto de la estonta reĝo de la Belgoj Leopoldo la 2-a, opiniis tiun preceptoron «stranga ulo».

Malgraŭ la ideoj de Hinzpeter la juna Vilhelmo estis dumtempe sendita al la gimnazio de Kassel kaj, post mallonga studado en la Universitato de Bonn, li komencis sian militistan vivon en la 1-a regimento de la Gardaro (gvardio) en Potsdam, kies ano estis ĉiu reĝa princo ieldire tuj ĉe la lulilo.

En interesa letero al Bismarck lia patro montras sian maltrankvilon:

«Pro la graveco de la tasko atendanta la princon, mi rigardas necesa, ke li studu antaŭ ĉio la enan situacion de sia lando kaj li ĝin konu ĝisfunde, antaŭ ol li sin okupos pri kio ajn en politiko pro lia emo ekopinii rapide kaj eĉ haste.

Estas ankoraŭ mankoj en liaj konoj. Nuntempe li malhavas solidan bazon kaj estas absolute necese, ke liaj konoj disvolviĝu kaj kompletiĝu.Tiu celo estus trafita, se oni donus al li ian «civilan instruanton» kaj se, samtempe aŭ poste, oni lin okupus en administradaj ministrejoj.

Sed pro la nesufiĉa matureco kaj la sensperteco de mia unuenaskita filo, al kiuj aldoniĝas lia tromemfidemo kaj tro granda memŝato, mi ja rigardas danĝera, lin tuj ekkontaktigi kun la eksterlandaj aferoj.»

En 1881 li edziĝis kun princino Augusta Viktoria von Holstein-Sonderburg-Augustenburg (naskita la 22-an de oktobro 1858 kaj mortonta la 11-a de aprilo 1921), sep infanoj naskiĝis el tiu unuiĝo.

29-jara, li fariĝis imperiestro en junio 1888 («la tri-imperiestra jaro») post la tre mallonga reĝado de lia patro Frederiko la 3-a.

Estas malfacile taksi lian reĝadon: oni prave rimarkis, ke mortinta ĵus antaŭ la unua mondmilito, kiun farus lia posteulo, li estus nun rigardata kiel la plej granda monarko de Germanio, ĉar lia lando spertis tiutempe eksterordinaran ekonomian disvolviĝon. Estas riproĉate al li, ke post la demisiigo de Bismarck li ne renovigis la germana-rusan traktaton, sed ĉu estis eble daŭrigi tiun strangan ekvilibron inter Aŭstrio kaj Rusio, kies interesoj interkontraŭis? Bismarck eble malpravis lasi sian landon en malsimplega diplomata situacio, en kiu li kapablis elturniĝi, sed prudenta politikisto devas ne forgesi, ke ne nepre liaj posteuloj estos kompetentaj.

Plie, la cinikismo de Bismarck (kiun li kapablis se necese formeti) fariĝis ia regadmaniero kaj la germanaj politikuloj opiniis, ke sufiĉas frapi per la pugno sur tablon por timigi la kontraŭanton. Rezultis nekredebla seninteresiĝo pri la aliaj landoj. Bismarck mem skribis kun ia blindeco: «Tiel longe kiel Francio ne havos aliancojn, ĝi ne estos timinda; kaj eĉ se ĝiaj aliancintoj estos la Angloj, ni ĝin tamen venkos.» Aleksandro de Hohenlohe, filo de la kanceliero, rakontis, ke Holstein, ĉiopova pri la eksteraj rilatoj, ne hezitis devigi ambasadoron, kiu sendis ekzaktan kaj gravan rilaton, refari ĝin tute, se ĝi ne kongruis kun la celoj de lia ĉefo en ties enlanda politiko. Kaj Aleksandro de Hohenlohe mem konfesis, ke antaŭ la mondmilito li iam vespermanĝis apud Gordon Bennet, kiu estis direktoro de la gazeto New-York Herald Tribune kaj unu el la homoj plej influaj de Usono. Ĉi-lasta, iom tro drinkinte, ne hezitis diri, ke laŭ li Vilhelmo la 2-a estas homo tre danĝera por la paco kaj ke li ne ripozos antaŭ ol tiu imperiestro estos ĵetita el sia trono. Aŭdinte tiaĵon Aleksandro de Hohenlohe vidis en la momento neniu gravecon.

Instruoplene estas, ke en 1905 la pangermanisto Tannenberg publikigis kun granda sukceso libron, en kiu li rakontis la estontan militon, en kiu memkompreneble Germanio venkos. Li montris Germanion invadanta Belgion, dum Anglio rigardas la tutan aferon sen deziro interveni.


(daŭrigota)

Antaŭe: Reĝo de Prusio Poste: Wappen Preußen.png
Frederiko la 3-a 1888-1918 – (Vajmara Respubliko)
Antaŭe: Germana Imperiestro Poste: Wappen Deutsches Reich - Reichswappen (Klein).png
Frederiko la 3-a 1888-1918 – (Vajmara Respubliko)