Vilhelmo la 9-a (Akvitanio)

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Vilhelmo la 9-a de Akvitanio, okcitanlingve Guilhèm d'Aquitània (pron. [gijen dakitanjo]), (1071 - 1126) estis duko de Akvitanio kaj estis ankaŭ grafo Vilhelmo la 7-a de Poitou (iama graflando kun ĉefurbo Poitiers). Li partoprenis la krucmilitojn en Palestino, kaj estis fama pro sia kuraĝo, sed ankaŭ pro sia senskrupuleco. Tre klera homo, li estas ofte konsiderata kiel la unua trobadoro. Dek unu el liaj poemoj konserviĝis ĝis hodiaŭ.

[redakti] Vidu ankaŭ


Biografio
Ĉi tiu artikolo pri "Vilhelmo la 9-a (Akvitanio)" ankoraŭ estas ĝermo pri biografia temo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redaktu.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.