Vilhelmo la 1-a (Anglio)
El Vikipedio
(Alidirektita el Vilhelmo la Konkerinto)
Vilhelmo la 1-a (n. 1027; m. 9-an de septembro 1087), konata laŭvice kiel Vilhelmo la Peknaskito, Vilhelmo la 2-a, duko de Normandio, Vilhelmo la Konkerinto, kaj fine Vilhelmo la 1-a, reĝo de Anglio, estis duko de Normandio kaj reĝo de Anglujo. Li estis neleĝa filo de duko Roberto la 1-a kaj Herleva (aŭ Arlette), filino de tanisto kiu nomiĝis Fulbert. Li naskiĝis en Falaise, Normandio, nuntempe parto de Francio. Lia duka kastelo estis konstruita en Caen, kie lia korpo ripozas.
Li edziĝis al Matilda de Flandrio.
Preĝejo Saint-Etienne, Caen
Tombo de Vilhelmo la Konkerinto en la preĝejo Saint-Etienne, Caen
Vidu ankaŭ[redakti]
| Antaŭe: | Reĝo de Anglio | Poste: | |
|---|---|---|---|
| Haroldo la 2-a | 1066–1087 | Vilhelmo la 2-a |
| Antaŭe: | Duko de Normandio | Poste: | |
|---|---|---|---|
| Rikardo la 3-a | 1035–1087 | Roberto la 2-a Curthose |
