Villa Bethania

El Vikipedio, la libera enciklopedio
fronta aspekto
La vilao (dekstre) troviĝas proksime al la eniro de la preĝejo Sainte Marie-Madeleine

La Villa Bethania estas konstruaĵo en Rennes-le-Château.

La vilao estis konstruita de la pastro Bérenger Saunière, kiu intencis krei hejmon por li kaj siaj kolegoj post emeritiĝo.

Post la morto de Bérenger Saunière ĝi ne estis uzata dum pli ol tri jardekoj. Meze de la 1940-aj jaroj la industriisto Noël Corbu ĝin aĉetis kaj uzis kiel loĝdomo por la familio.

En la jaro 1955 li malfermis restoracion kun hotelo La Tour, kiu iĝis konata, ĉar Noël Corbu sukcesis publikigi siajn rakontojn pri la enigmo de pastro Bérenger Saunière por direktigi la intereson de la publiko al sia fora ejo.

Tamen la entrepreno ne estis vere sukcesa, kaj Noël Corbu vendis al Henri Buthion, kiu daŭrigis dum pliaj 30 jaroj. Finfine li devis transdoni ĉion per deviga aŭkcio.

Nuntempe la Villa Bethania kun aliaj konstruaĵoj apartenas al la vilaĝo Rennes-le-Château kaj estas celo de 100.000 vizitantoj jare. Kelkaj ĉambroj estas viziteblaj kiel muzeo.

Historiaj fotoj