Villablanca

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villablanca
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato  Hispanio
Aŭtonoma Komunumo  Andaluzio
Provinco Provinco Onubo (Huelva)
Komarko Okcidenta Marbordo
Poŝtkodo 21590
Demografio
Loĝantaro 2 793  (2009)
Loĝdenso 28,5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 18′ N, 7° 20′ U (mapo)37.3040468-7.3409526Koordinatoj: 37° 18′ N, 7° 20′ U (mapo) [+]
Alto 100 m [+]
Areo 98 km² (9 800 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Villablanca (Andaluzio)
Villablanca (Andaluzio)
DEC
Villablanca
Villablanca
Situo de Villablanca

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villablanca [+]
vdr
Loko de la provinco de Onubo en Hispanio

Villablanca [bijablAnka] (Blanka Vilaĝo) estas municipo de Hispanio, en la provinco Onubo, regiono Andaluzio.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas Villablanqueños. La censita populacio en 2009 estis 2793 loĝantoj kaj la denseco estas 28,5 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Villablanca estas situa en la okcidenta parto de Andaluzio en la komarkodistrikto Okcidenta Marbordo (Onubo) en la sudokcidenta parto de la provinco de Onubo, je altitudo de 100 m; je 61 km el Onubo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 98 km². La geografiaj koordinatoj estas 37º 18' N, 7º 20' Ok.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi situas sur ebenaĵo. Villablanca limas sude kun Isla Cristina kaj Ayamonte, okcidente kaj norde kun Ayamonte kaj oriente kun Lepe. La vilaĝo havas kvadratan regulan domardisponon, ĉar ĝi estis planita laŭ la sama plano kiu utilis por novaj urboj en Ameriko dum la 16a jarcento.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado (viandaĵoj). Lastatempe konstruado pro nova loĝantaro allogita de plaĝo kaj laborpostenoj en agrikulturo de Lepe kaj Ayamonte. Famas la pano kaj abelbredado de tiu vilaĝo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam estis setlejoj en la Prahistorio ĉar estas dolemno de antaŭ 5,000 jaroj kaj tombejoj.

De historiaj epokoj estas mencioj en la arkivoj de la markislando de Ayamonte, al kiu ĝi apartenis ĉirkaŭ 1531, por loĝigi zonojn de tiu. La 16a de septembro de 1531 estis subskribita dokumento, konfirmita en 1537, per kiu oni fondis la vilaĝon de Santa Maria de la Blanca, laŭ ordono de Francisco de Zúñiga, Guzmán y Soto Mayor kaj Teresa de Zúñiga y Guzmán, gemarkisoj de Ayamonte. Kiel kutime la kolonoj estis allogitaj per impostaj avantaĝoj kaj promesoj, sed pluestis vasaloj de la Gemarkisoj.

Meze de la 18a jarcento la portugaloj pro milito kontraŭ Hispanio, cele sian sendependon, realigas konstantajn rabadojn en najbaraj lokoj, kiaj Villablanca, vilaĝo sen muregoj kaj tute senprotekta, kio faciligis sian rabadon, kaj pro tio senloĝiĝis.

En modernaj epokoj estas tradiciaj festoj kn tipaj popolaj dancoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]