Villahermosa

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Villahermosa [bijaermOsa] estas metropolo kaj universitata urbo en Meksiko, kie estas ĉefurbo kaj episkopejo de subŝtato Tabasco. Villahermosa signifas en la hispana "Belega Urbeto". Estas samnomaj municipoj en Hispanio kaj Kolombio (Vidu Villahermosa (apartigilo)).

Blazono de Villahermosa
Panoramo de Villahermosa
Panoramo de Villahermosa
Historia strato de Villahermosa
Preĝejo de Villahermosa
Ornama domo en Villahermosa

Bazaj informoj

Geografio

Villahermosa situas sur ebenaĵo laŭ rivero en suda parto de la lando.

Historio

Villahermosa fondiĝis en 1596 kiel Villahermosa de San Juán Bautista. Longe la urbeto estis simpla loĝloko. En la 1970-aj jaroj oni trovis nafton en la proksima Meksika Golfo. La urbo iĝis grava centro de la olea industrio.

Ekonomio

En la ĉirkaŭaĵo oni bredadas bovojn kaj oni rikoltas kakaojn, bananojn kaj sukerkanojn. La plej grava industriaĵo estas la oleo-petrolo. Ankaŭ la turismo estas menciinda, ĉar la maro estas proksime.

Trafiko

Villahermosa havas internacian flughavenon, sed la trajno evitas la urbon. La longdistanca veturado okazas helpe de aŭtobusoj.

Klimato

Villahermosa havas tropikan klimaton. La temperaturo inter majo-aŭgusto atingas foje 40 ° C-ojn. Jare pluvas po 2161 mm, en ĉiuj monatoj pluvas.

Vidindaĵoj

Ĝemelurboj

Palaco prezidenta