Villalba de los Barros

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villalba de los Barros
municipo en Hispanio

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 06208
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 441  (2023) [+]
Loĝdenso 16 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 37′ N, 6° 31′ U (mapo)38.613247-6.5090957Koordinatoj: 38° 37′ N, 6° 31′ U (mapo) [+]
Alto 307 m [+]
Areo 90,8 km² (9 080 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villalba de los Barros (Ekstremaduro)
Villalba de los Barros (Ekstremaduro)
DEC
Villalba de los Barros
Villalba de los Barros
Situo de la komunumo en Ekstremaduro
Villalba de los Barros (Hispanio)
Villalba de los Barros (Hispanio)
DEC
Villalba de los Barros
Villalba de los Barros
Situo de la komunumo en Hispanio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villalba de los Barros [+]
vdr

Villalba de los Barros estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas villalbenses. La censita populacio en 2008 estis de 1.675 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Villalba de los Barros estas situa en la suda parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Tierra de Barros, je altitudo de 307 m; je 57 km de Badajoz, provinca ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 90,8 km². Ĝi situas en ebenĵo kun nur malmultaj ondaĵoj de la rojoj kiuj enfluas en la rivero Guadajira.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado; 51,7 % de la laborantaro dediĉas sin al la agrikulturo; 28 % al la triaranga sektoro (sektoro servoj) kaj nur 9,9 % kaj 10,4 % respektive al la industrio kaj konstruado.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kiel multaj vilaĝoj de la regiono ĝi dependis el la mezepoko de diversaj feŭdaj senjoroj. Tiele fine de la 13a jarcento la reĝo Sanĉo la 4-a permesis al Ĉevaliro Juan Mateo loĝigi per 50 loĝantoj la lokon tiam nomitan Puebla de Don Falcón, kiu poste estos Villalba de los Barros. La vilaĝo estis aĉetita en 1395, kun Nogales, al la heredantoj de Enrique Enríquez, de la santiaga superulo Lorenzo Suárez de Figueroa por sia ĵus kreita Senjorlando de Feria komponita de Feria, Zafra kaj La Parra. La prezo pagita estis 100.000 maravedoj.

Kastelo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝon superas la enorma koloso de la pova kastelo, rekonstruita fine de la 14a jarcento sur alia antaŭa de araba deveno. La ĉefa strukturo de la fortikaĵo plifortigas sin ĉe la anguloj kaj meza zono de la muregoj pere de solidaj cilindraj turoj de diversaj korpoj, kun povega kvadrangula ĉefturo, al kiu apudas aliaj duoncilindraj, unu el ili masiva. Oni diras, ke dum la araba epoko la korto estis tegmenta por uzado kiel moskeo. En 1991 la monumento estis restaŭrita fare de la Kulturservo de la regiona registaro nomoe Junta de Extremadura.

Preĝejo de Nuestra Señora de la Purificación[redakti | redakti fonton]

Preĝejo.

Simile elstaras la Preĝejo de Nuestra Señora de la Purificación, enorma kaj konstruita el ŝtono, aktuale parte kaŝita de aliaj konstruaĵoj. Temas pri konstruaĵo de ununura navo kun flankaj kapeloj kaj poligona absido, mallarĝa, kun volboj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]