Villaluenga de la Sagra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villaluenga de la Sagra
Situo de Villaluenga de la Sagra en la provinco Toledo kaj en Hispanio
Situo de Villaluenga de la Sagra en la provinco Toledo kaj en Hispanio
Situo de Villaluenga de la Sagra en la provinco Toledo kaj en Hispanio
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando  Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko La Sagra
Poŝtkodo 45520
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Javier Parra (PP)
Demografio
Loĝantaro 3 950  (2010)
Loĝdenso 146,3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 2′ N, 3° 55′ U (mapo)40.030277777778-3.9102777777778Koordinatoj: 40° 2′ N, 3° 55′ U (mapo) [+]
Alto 520 m [+]
Areo 27 km² (2 700 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Villaluenga de la Sagra (Hispanio)
Villaluenga de la Sagra (Hispanio)
DEC
Villaluenga de la Sagra
Villaluenga de la Sagra
Situo de Villaluenga de la Sagra

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villaluenga de la Sagra [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio

Villaluenga de la Sagra [bijaluEnga] (Longa Vilaĝo), iam 'Pegines', estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

En dokumento de 1576 oni asertas, ke la vilaĝo nomiĝis iam "Pegines de la Sagra". Laŭ dokumento de 1782 iĝis "Villa Luenga" (Longa Vilaĝo) ĉar "etendas orienten longan distancon"; kaj ĉar oni intencis omaĝi la kapitanon Manfredo de Luengo, kiu mortis batale kontraŭ malamikoj de Paŭlo la 5-a.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas Villaluengueros. La censita populacio en 2010 estis de 3.950 loĝantoj kaj la denseco estas de 146,3 loĝ/km². Dum la 20a jarcento la vilaĝo duobligis sian populacion.

Situo[redakti | redakti fonton]

Villaluenga de la Sagra estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto La Sagra en la norda parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 520 m; je 23 km el Toledo, provinca ĉefurbo, kaj je 49 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 27 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°1′49″ N 3°54′37″ Ok.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Poste kaj ĉefe industrio kaj ĉefe konstruindustrio. Nune proksimeco al Madrido, ŝtata ĉefurbo, ebligas proponi loĝejon al madridanoj nekapablaj trovi ĝin tie je malalta kosto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas restoj el prahistorio kaj setlejoj el keltaj paŝtistoj al la Reconquista. La vilaĝo estas nomata jam Villaluenga en 1477. Komence de la 16a jarcento estis senjoroj de la loko la familio Silva. En 1520 ekhavis la vilaĝon kaj ties kastelon Águila (aglo) la episkopo de Zamoro, sed en 1522 revenis al Silva. La kastelo nomigis la markislando Águila, kreita de Filipo la 4-a en 1639, por Juan Francisco Silva y Ribera, markiso de Montemayor. Kaj aglo kaj kastelo aperas en la blazono de la vilaĝo.

Dum la Hispana Enlanda Milito, la vilaĝo iĝis kontrolbazo germana por la centro de la lando cele al sekvo de la milito kaj preparo de la estonta Dua Mondmilito, kaj tiele setlis germana kolonio.

Jam komence de la 20a jarcento, la monto de la Aglo, kie ankoraŭ restis ruinoj de la iama bela mezepoka kastelo, estis akirita de la entrepreno Asland por sidejo de fabriko de cemento, inaŭgurita de la reĝo Alfonso la 13-a dum la diktatoreco de Primo de Rivera, nune tute produktanta kaj kiu allogis grandan nombron de elmigrintoj eŭskaj, galegaj, kantabraj, asturaj kaj ekstremaduraj, krom la francaj kaj katalunaj inĝenieroj kiuj setlis en la kvartalo 'La Colonia' lauc la urbanizaj kaj arkitektaj modeloj de norda Eŭropo. La kreado de tiu iniciato markis la alvenon de la industria revolucio al la komarko Sagra, per kreado de amasa nombro de industrioj, minejoj kaj kuŝejoj en preskaŭ 40 vilaĝoj de la komarko, kie naskiĝis unu de la ĉefaj centroj de prilaborado de konstrumaterialoj (brikoj, vitroj, polimeroj, tegoloj ktp.), kio kun la siderurgia industrio toledana sekurigis la bazojn de la nuna regiona industrio, kiu abandonas iom post iom la modelon de la konstruindustrio por eniri en la teknologia industrio, kiel ekzemple ĉe la ŝtata sidejo de Airbus, fabriko de modernaj aviadiloj, centroj de farmacio, motoroj, ktp., kvankam ankoraŭ hegemonias la industrio brika, siderurgia kaj cementa.

Transporto[redakti | redakti fonton]

Ne bone funkcias la publikaj transportoj, kvankam teorie estas du linioj busaj. Plej bone funkcias la bustransportoj al mezlernejo aŭ al la cementofabriko, kion ne povas uzi la resto de la populacio, kiu uzas ĉefe privatajn aŭtojn. Estas du stacioj de fervojo, sed sen nuna funkciado kaj preskaŭ ruinaj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]