Villamiel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi

Villamiel
Flago

Blazono

Administrado
Lando Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco Cáceres
Urbestro Juan Isaac Enrique González (PP)
Retpaĝaro []
Demografio
Loĝantaro 675  (2009)
Geografio
Areo 73
v  d  r
Information icon.svg
Loko de la municipa teritorio de Villamiel en la nordokcidenta pinto de sia provinco
Loko de la provinco de Cáceres en Hispanio

Villamiel [bijamiEl] (Vilaĝo de la mielo, ĉar fakte oni produktas tie mielon) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas villamelanos. La censita populacio en 2009 estis de 675 loĝantoj. Parto el ili loĝas en la submunicipo de Trevejo [trebEĥo], kiu situas en montopinto ĉe kastelo.

Situo[redakti | redakti fonton]

Villamiel estas situa en la nordokcidenta parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Sierra de Gata, je altitudo de 744 m; je 115 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 175 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 73 km² kaj ĝi situas proksime de la landlimo kun Portugalio.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo (vinberoj, olivarbaroj kaj produktado de olivoleo kaj vino) kaj brutobredado (abelbredado kaj produktado de mielo, porkoj, ŝafoj, kaproj kaj bovoj). Rura turismo pro belaj naturaj lokoj kaj la kastelo de Trevejo, preĝejo, ermitejoj, gastronomio ktp.