Villanueva de la Fuente

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villanueva de la Fuente
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Ciudad Real
Poŝtkodo 13330
Retpaĝaro www.mataro.org
Politiko
Urbestro Francisco Morales González
Demografio
Loĝantaro 2 490  (2010)
Loĝdenso 15 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 42′ N, 2° 42′ U (mapo)38.6926503-2.693727Koordinatoj: 38° 42′ N, 2° 42′ U (mapo) [+]
Alto 1 005 m [+]
Areo 129,10 km² (12 910 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Villanueva de la Fuente (Provinco Ciudad Real)
Villanueva de la Fuente (Provinco Ciudad Real)
DEC
Villanueva de la Fuente
Villanueva de la Fuente
Situo de Villanueva de la Fuente
Villanueva de la Fuente (Hispanio)
Villanueva de la Fuente (Hispanio)
DEC
Villanueva de la Fuente
Villanueva de la Fuente
Situo de Villanueva de la Fuente

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villanueva de la Fuente [+]
vdr
Loko de la provinco de Ciudad Real en Hispanio

Villanueva de la Fuente [bijanuEba] (Vilaĝo nova de la Fonto) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Ciudad Real, regiono de Kastilio-Manĉo. Villanueva troviĝas en la komarko Campo de Montiel, kies ĉefurbo estas Villanueva de los Infantes

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas Villanoveros. La censita populacio en 2010 estis de 2.490 loĝantoj kaj la denseco estas de 19,29 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

Villanueva de la Fuente estas situa en la suda parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Kamparo de Montiel en la orienta parto de la provinco de Ciudad Real, je altitudo de 998 m. La areo de ties teritorio estas de 129.10 km².

Geografio[redakti | redakti fonton]

Villanueva de la Fuente troviĝas ĉe deklivaro de la montetaro de Alcaraz, ĉe la valo de la rivero Villanueva. Tiu situo faras ke ĝi estas unu el la plej altaj municipoj en La Mancha. Ties ebenaĵoj limas al Campo de Montiel, ĉe la montetaroj antaŭ Sierra Morena. Ene de la kerna domaro estas la elfuejo de la rivero Villanueva, natura elfluejo de la akvejo 24, kiu post malgranda fluado laŭlonge de sia valo alfluas en la riveron Guadalmena, kiu alportas sian akvon al Guadalquivir.

  • Altitudo: 998 metroj.
  • Latitudo: 38º 42' N
  • Longitudo: 002º 42' O

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo (olivarboj kaj fruktoĝardenoj) kaj brutobredado. Subvencioj por stratriparado. Tekstila industrio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas restoj de Neolitiko. Ankaŭ el romia epoko nome ero de ŝoseo kaj domo; eble estis tie grava ŝosea urbo nome Mentesa Oretana, ĉe la ŝoseo de Kadizo al Romo, kiu ŝajne stampis proprajn monerojn. Dum epoko de visigotoj estis tie eĉ episkopo.

Dum la lastaj jaroj (el 1985 antaŭen) okazis la "akvomilito" kiam la loĝantaro protestis kaj detruis elektrajn fostojn kiuj portis elektron al irigacia sistemo de grandaj bienegoj (ĝis 2000 hektaroj) kiuj prenis akvon necesan por malgrandaj agrikulturistoj. Tio malbonigas la situacion de kvar najbaraj vilaĝoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]