Villanueva de la Sierra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi

Villanueva de la Sierra
Flago

Blazono

Administrado
Lando Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco Cáceres
Retpaĝaro []
Demografio
Loĝantaro 514  (2009)
Geografio
Areo 44
v  d  r
Information icon.svg
Loko de la municipa teritorio de Villanueva de la Sierra en sia provinco
Loko de la provinco de Cáceres en Hispanio

Villanueva de la Sierra estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas serranos. La censita populacio en 2009 estis de 514 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Villanueva de la Sierra estas situa en la norda parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Sierra de Gata, je altitudo de 524 m; je 100 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 160 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 44 km².

Biologio[redakti | redakti fonton]

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

Ĝis 1950 la Sierra de Dios Padre (Montetaro de Dipatro, kio nomigas la vilaĝon) estis kovrita de enorma kverkaro. Nun la kverkoj estis anstataŭataj de pinoj kaj eŭkaliptoj. Aliaj ne tiom gravaj arbospecioj de la municipa teritorio estas la kaŝtanarbo kaj la anzino.

Ĉie ajn prosperas la makiso de cistoj.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

Laŭ mezepokaj citaĵoj (Alfonso la 11-a) estis tiam ursoj kaj aproj. Ursoj jam tute ne estas sed ankoraŭ abundas aproj. Estis lupoj ĝis mezo de la 20a jarcento, sed troa ĉasado kaj senarbarigo formortigis ilin en la tuta teritorio.

La linko trovis rifuĝejon en la Sierra de Dios Padre ĝis kiam ĝi estis rearbarigita de eŭkaliptoj. La vulpo ankoraŭ etendiĝas. La lutro ne mankas en la rivero Tralgas. La specioj por malgranda ĉaso (leporo, kuniklo, ruĝa perdriko) abundas.

La Turdoj prosperas je la olivarbaroj kaj post la olivosezono elmigras al nordo de Eŭropo por nestumi.

La blanka cikonio, la kolomboj, la gruo, la hirundo kaj la apuso estas birdoj kiuj pasas sezonojn tie ĉi.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antikveco[redakti | redakti fonton]

La teritorio kiu nune okupas Villanueva de la Sierra verŝajne estis okupata jam en tempoj antaŭromiaj kaj kompreneble romiaj.

En la Malnova Kazerno aperis du entombigaj romiaj esteleoj reuzetaj por muroj. Ili devenas el proksima kuŝejo aŭ el la abandonita vilaĝo de Laconimurgo. Nuntempe ili troviĝas en la fasado ĉe la placo.

Villanueva de la Sierra (Cáceres, Hispanio): romiaj esteleoj en nuntempa muro.

Mezepoko kaj Moderna epoko[redakti | redakti fonton]

Estis jam mencioj de Aldeanueva laŭ malnova nomo en 1188 kaj 1238. En 1424 jam aperas laŭ la nuna nmo Villanueva. Dum la regepoko de Henriko la 4-a de Kastilio estas mencioj ke loĝis judoj en tiu kaj en apuda vilaĝo. Fine dela 16a jarcento la vilaĝo apartenis al la senjorfamilio Loaysa. En 1609, pro la ordeno de forpelo fare de Filipo la 3-a la moriskoj de Villanueva elmigris al Kosta-Riko.

Nuntempa epoko[redakti | redakti fonton]

Dum la Milito de Hispana Sendependiĝo 64 vilaĝanoj aliĝis al la hispana armeo en Badajoz. En 1853 la vilaĝo ekapartenis al la jura teritorio de Hervás. Post 1858 oni konstruis urbodomon. En 1878 la vilaĝo ekapartenis al la jura teritorio de Coria.

Arto[redakti | redakti fonton]

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

Preĝejo[redakti | redakti fonton]

El la 16a jarcento, ununava, el ŝtono. En 1973 oni farbis la murojn. Estas du enirejoj: la ĉefa sub arko kaj gotika rozo kaj tiu de Evangelio, sub arko kaj sur ŝtupareto. Ligna plafono. Sonorilturo super ŝtuparo kun dato de 1551. Baptujo de granito de la 16a jarcento kaj du apudaj skultaĵoj. La ĉefa retablo estas el ligno orumita kaj de stilo frubaroka.

Villanueva de la Sierra (Cáceres, Hispanio): ĉefa enirejo de la preĝejo.
Villanueva de la Sierra (Cáceres, Hispanio): enirejo de la Evangelio.
Villanueva de la Sierra (Cáceres, Hispanio): sonorilturo kun apuda turo por helika ŝtuparo.

Ermitejoj[redakti | redakti fonton]

Estis ĝis kvin ermitejoj en la ĉirkaŭaĵoj: de la Martiroj (survoje al Santa Cruz), de Kristo (ĉe kruciĝo survoje al Hervás kaj al Torrecilla kaj al Hernán-Perez), de la Kruco (survoje al Pozuelo kaj Santibáñez, kie estis gastejo), de Sankta Johano (ĉe la placo) kaj de Dipatro (en la alto de la montetaro).

Aliaj[redakti | redakti fonton]

Grenejo kun skulptaĵoj kaj dato de rekonstruo en 1798, sed la konstruo estis de antaŭ 1574. En 2002 oni inaŭguris la rekonstruon de la grenejo nun kiel socia konstruaĵo.

Skulptarto[redakti | redakti fonton]

En Villanueva de la Sierra estas bronza skultaĵo de la fama valencia skulptisto Mariano Benlliure. Ĝi reprezentas la soldaton Inocencio Rubio kiu en 1921 mortis en batalo en la Milito de Maroko. La patro farigis la skulptaĵon en 1927 por tereno kie poste oni konstruis lernejon.

Monumento al la soldato Inocencio Rubio, fare de Mariano Benliure.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado. Rura turismo. Iam estis muelejoj (20 por produktado de olivoleo kaj 2 nur de faruno).

Villanueva de la Sierra (Cáceres, Hispanio): turo de fabriko de olivrekremento de Río Pedroso.
Villanueva de la Sierra (Cáceres, Hispanio): olivmaŝinaro por urba ornamaĵo.

La nuntempa agrikulturo centriĝas je la kultivo de la olivarbo, kiu okupas ĉirkaŭ 2.000 hektaroj. La vito orientiĝas al produktado de hejma vino. Ĝis antaŭ malmulte oni kultivis iom da cerealoj kaj fruktoĝardenoj sed nuntempe tio preskaŭ malaperis. Brutobredado malabundas kaj ĉefe restas ŝafoj kaj kelkaj kaproj; bovoj jam ne estas. Pri nuntempa industrio restas nur la olea muelejo de la loka kooperativo "Dios Padre".

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Paule Rubio, Ángel, Villanueva en un presente histórico, 2003, Salamanca: Caja Duero, S. 1.074-2003