Villanueva de las Cruces
| Villanueva de las Cruces | |||
|---|---|---|---|
|
|
|||
| Administrado | |||
| Lando | Hispanio | ||
| Regiono | Andaluzio | ||
| Provinco | Onubo | ||
| Urbestro | Ana María Capilla (PSOE) | ||
| Retpaĝaro | www.villanuevadelascruces.es | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 415 (2009) | ||
| Loĝdenso | 12,1 loĝ./km2 | ||
| Geografio | |||
| Areo | 34 | ||
Villanueva de las Cruces [bijanŭEba de las kruzes] (Nova Vilaĝo de Krucoj) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Onubo, regiono de Andaluzio.
Enhavo |
Loĝantoj [redakti]
La loĝantoj nomiĝas cruceños. La censita populacio en 2009 estis de 415 loĝantoj kaj la denseco estas de 3,4 loĝ/km².
Situo [redakti]
Villanueva de las Cruces estas situa en la okcidenta parto de Andaluzio en la komarko aŭ distrikto Andévalo en la centra parto de la provinco de Onubo, je altitudo de 122 m; je 62 km el Onubo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 12,1 km². La geografiaj koordinatoj estas 37º 37' N, 7º 01' Ok.
Ekonomio [redakti]
Agrikulturo kaj brutobredado (ŝafoj kaj porkoj), sed dumtempe gravis la minado en Tharsis.
Historio [redakti]
La origino estis romia setlejo.
Villanueva fondiĝis en 1587 danke al ekzisto de gastejo ĉe vojo de Sevilo al Portugalio. La domaro kreskis ĝis kiam en la 18a jarcento jam estis 40 domoj kaj la gastejo, kie la lokanoj kunvenis kaj komercis kun la veturantoj.
Meze de la 19a jarcento la populacio organiziĝis kaj ege kreskis, por kio necesis la konstruo de novaj loĝejoj, kio eble estas tialo de la "nova" de Villanueva.
Pri la kromnomo de las Cruces, populara etimologio memoras kiam analfabetaj kamparanoj ne povis subskribi dokumentojn per propra nomo kaj faris nur krucojn. Tamen en la blazono videblas veraj kristanaj krucoj.
Vidindaĵoj [redakti]
- Preĝejo.
- Ermitejoj.
- Naturaj lokoj ĉefe ĉe la abandonita fervojo.
Notoj [redakti]
|
||||||||
