Villanueva de los Infantes (Ciudad Real)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi

Villanueva de los Infantes
Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Ciudad Real
Urbestro Gabino Marco Solera (PP)
Retpaĝaro www.infantes.org
Demografio
Loĝantaro 5.772  (2010)
Loĝdenso 42,74 loĝ./km2
Geografio
Areo 135.06
v  d  r
Information icon.svg
Loko de la provinco de Ciudad Real en Hispanio

Villanueva de los Infantes [bijanuEva] (Vilaĝo nova de la Princoj) estas municipo de Hispanio, en la provinco Ciudad Real, regiono Kastilio-Manĉo. Ĝi estas sidejo de jurisdikcio kaj ĉefurbo de la komarko Campo de Montiel.

Simboloj kaj etimilogio[redakti | redakti fonton]

La blazono de Villanueva de los Infantes estis ricevita en 1421 de la princo don Enrique. Ĝi reprezentas la krucon de Santiago kun kastelo kaj leono, alude al teritorioj de la Ordeno de Santiago; kaj la du blazonoj de Aragonio kaj Katalunio alude al princo don Enrique (frato de la reĝo Alfonso la 5-a de Aragono). La nomo Villanueva de los Infantes signifas "nova vilaĝo de la infantoj", tio estas de la princoj, alude al tiu Henriko, superulo de la Ordeno de Santiago

La flago de Villanueva de los Infantes estis ricevita en 1986. Ĝi estas dukolora: la karmezino reprezentas Kastilion kaj blanko Manĉon.

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj nomiĝas infanteños. La censita populacio en 2010 estis de 5.772 loĝantoj kaj la denseco estas de 42,74 loĝ/km².

Villanueva de los Infantes havas 5.806 loĝantojn (INE 2009).

2001 2004 2005 2009 2010
5735 5834 5894 5806 5772

Situo[redakti | redakti fonton]

Villanueva de los Infantes estas situa en la suda parto de Kastilio-Manĉo en la centro de la komarkodistrikto Kamparo de Montiel en la orienta parto de la provinco de Ciudad Real (plej alta), je altitudo de 880 m; je 92 km el Ciudad Real, provinca ĉefurbo, kaj je 220 km de Madrido, ŝtata ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 135.06 km². La geografiaj koordinatoj estas 38°44′″ N 3°01′″ Ok.

La plej proksimaj lokoj kaj plej gravaj estas La Solana (28 km) Valdepeñas (30 km), Manzanares (44 km), Tomelloso (60 km) kaj Almagro (70 km).

La plej proksima rivero al tiu municipo estas la rivero Jabalón, alfluanto de la rivero Gvadiano kiu ekfluas je 10 km de Villanueva de los Infantes en Los Ojos (la okuloj, Montiel).

Klimato, faŭno kaj flaŭro[redakti | redakti fonton]

Villanueva de los Infantes apartenas al mediteranea klimato karaktera pro sezoneco de la temperaturoj. Tiu klimato estas influata de la situo en la interno de la Iberia Duoninsulo kaj en la meseta, je 840 m de altitudo. La vintroj estas malvarmaj (meze 5º) kaj la someroj varmaj kaj sekaj (meze 28 °C). La temperaturoj ĉiukaze povas descendi sub -5 °C. EStas subitaj ŝanĝoj en la ŝanĝoj de sezonoj: printempo kaj aŭtuno estas nuraj transiroj kaj oni povas tiam trovi situaciojn tipajn de vintro aŭ somero. La precipitaĵoj estas neregulaj la tutan jaron.

Ĉe la faŭno de la zono rimarkindas birdoj (nome perdriko, koturno, cikonio, upupo, najtingalo...) kaj mamuloj (kuniklo kaj leporo). Estas ankaŭ reptilioj.

La hegemonia flaŭro estas makiso: rosmarenoj, cistoj, salvioj, timiano... disvastiĝis en terenoj kiujn anzinaroj lasis al homoj por kultivoj senirigaciaj (cerealo, vitoj kaj olivarboj). La ĉefa arbo de la zono estas la anzino. La flaŭro de la zono estis ege ŝanĝita fare de la homo, por agrikulturo kaj brutobredado.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado.

Historio[redakti | redakti fonton]

EStas restaĵoj de homaj setlejoj antaŭromiaj (oretanoj), romiaj kaj postromiaj. La setlejo de Villanueva de los Infantes ŝajne kunigis la mezepokajn popuaciojn de La Moraleja, Jamila kaj la kastelo de Peñaflor. Jamila, situa ĉe la sanktejo de la Virgulino Antikva, estas kolona konstruaĵo kiu, kvankam de iberia origino, estis monumentigita dum la 13a kaj 14a jarcentoj. Laŭ ĵusaj elsofaĵoj, la konstruaĵo abandoniĝis kaj incendiiĝis, kio eble koincidis kun la fakto ke meze de la 14a jarcento kaj la populacio de Jamila kaj tiu de Peñaflor translokiĝis al La Moraleja pro sankialoj.

La Moraleja estis dependa de Montiel ĝis kiam sendependiĝis la 10an de februaro de 1421 danke al privilegio fare de la superulo de la Ordeno Santiago kaj princo de Aragonio, Don Enrique. De tiam estis polemiko pro la nomo ĉu de la Princo ĉu de la Princoj kaj finfine tiu lasta venkis, nome de los Infantes en 1480.

Kruco de Santiago.

La vilaĝo plukreskis kiel ĉefurbo de historia komarko Kamparo de Montiel (historia) fanke al privilegioj fare de la reĝo Filipo la 2-a, kaj gravuloj kiaj Sankta Tomás de Villanueva, la humanisto Bartolomé Jiménez Patón, la artisto Francisco Cano aŭ gravaj verkistoj kiaj Quevedo, Cervantes kaj Lope de Vega igis la vilaĝon grava kultura kaj spirita centro.

Arkeologiaj kuŝejoj[redakti | redakti fonton]

Ĉe Villanueva de los Infantes troviĝas prahistoriaj restaĵoj de populacioj de la Kuprepoko kaj komencoj de la Bronzepoko kiaj El Castellón (kastelego), el Cerro de los Conejos (montetoj de kunikloj) aŭ Arroyo del Toril (rojo de la taŭrejo), kun kronologio el 2500-1200 a. K. proksimume.

Kolona konstruaĵo de Jamila

Elstaras sonorilformaj pokaloj, aliaj ujoj, pintiloj, ktp., ostindustrio kaj prestiĝaj iloj kiaj el sukcenoeburo. Ĉio tio kaj ties situo ĉe la valo de la rivero Jabalón -ĉe la naturaj vojoj oriente-okcidente kaj nordo-suden- ŝajne indikas ekziston de gravaj rilatoj kun aliaj regiooj de la duoninsulo.

Same, la periodo iberia -oretano, V-I a. K., kaj la posta esto romia en la valo de la rivero Jabalón konfirmas la fruktodonecon de la habitato, almenaŭ ĝis la 5a jarcento p.K.

Unu el la gravaj konstruaĵoj estas la Kolona konstruaĵo de Jamila el kiu oni konas, almenaŭ, du grandajk konstruepokojn. La plej moderna korespondas al la mezepoka reloĝigo (13a-14a jarcentoj), sed materialoj kaj strukturoj povas datigi la originojn de la loko al iberoromia epoko.

Same pri la ponto de Triviño, ponta strukturo de pli da 100 m, 6 arkoj kaj preskaŭ 5 m de ŝoseo kies origino estas romia. Poste, en 1786 suferis grandan rekonstruon kio aktualas.

Arto[redakti | redakti fonton]

Predikejo de la Preĝejo de Sankta Andreo. Plateresko.

Villanueva de los Infantes estas Conjunto Histórico Nacional (Nacia Historia Komplekso) ĉar temas pri monumenta vilaĝo entute. Disponas de Municipa Oficejo de Turismo por gvidi la vizitantojn tra ties monumentoj:

Religia Arkitekturo:

  • Preĝejo de Sankta Andreo
Villanueva de los Infantes.- Monaĥejo de Dominikaninoj
  • Preĝejo de la Triunuo
  • Preĝejo de Sankta Dominiko
  • Monaĥejo de Dominikaninoj - Reĝa Gastejo
  • Preĝejo de Dominikaninoj "La Encarnación"- Aŭskultejo
  • Preĝejo de Clarisas (Fuente Vieja, malnova fonto)
  • Kapelo Remedio
  • Hospitalo de Santiago
  • Preĝejeto de Sankta Tomaso de Villanueva
  • Domo de la Inkvizicio (fasado)
  • Sanktejo de Nia Sinjorino de Antikva
  • ktp.
Villanueva de los Infantes.- Balkonaro Ĉefa Placo

Civila Arkitekturo:

  • Ĉefa Placo, kun elementoj de la renesanco kaj de la baroko klasikisma ripetataj laŭ serio de publikaj konstruaĵoj nome Alhóndiga, Casa de los Estudios, Hospital de Santiago ktp. El la blazonaj domoj de la vilaĝo fare de ĉiopova riĉularo restas pli da 200 blazonoj.
  • Alhóndiga- Kulturdomo
  • Domo de la Arko
  • Domo de Komedioj (Parto de la fasado)
  • Colegio Menor - Studejo
  • Palaco de Rebuelta
  • Palaco de Melgarejo
  • Palaco de Ballesteros
  • Dom-Palaco de Caballero del Verde Gabán (populare konata tiele kiel kiĥota rolulo)
  • Palaco de Rueda
  • ktp.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • CORCHADO SORIANO, M. (1971): Avance de un estudio geográfico-histórico del Campo de Montiel. Instituto de Estudios Manchegos-CSIC. Madrid.
  • ESPADAS PAVÓN, J.J. (1984): “Prospecciones en el Campo de Montiel II.”El Cerro de los Conejos” (Villanueva de los Infantes, Ciudad Real), nuevo yacimiento Calcolítico- Bronce”, en Cuadernos de Estudios Manchegos, 15. II Época. Instituto de Estudios Manchegos. Ciudad Real. pp. 11-39. [1]
  • ESPADAS PAVÓN, J.J. (1988): “Vías de penetración y focos de asentamiento poblacional paleolítico en Castilla- la Mancha. Aplicación de las nuevas teorías funcionalistas sobre habitats”, en I Congreso de Historia de Castilla-La Mancha. Junta de Comunidades de Castilla-La Mancha. Ciudad Real. pp. 37-68.
  • ESPADAS PAVÓN, J.J. (2004): “Últimas investigaciones en el yacimiento arqueológico de Jamila, Villanueva de los Infantes (Ciudad Real). El puente romano sobre el Jabalón”, en Abad Casal, L. et alii: Investigaciones arqueológicas en Castilla-La Mancha 1996-2002. Junta de Comunidades de Castilla-La Mancha. Toledo. pp. 283-298.
  • ESPADAS PAVÓN, J.J. y POYATO HOLGADO, C. (1994): “El yacimiento de El Toril, un asentamiento de apoyo al poblado calcolítico de El Castellón”, en La Edad del Bronce en Castilla-La Mancha. Actas del Simposio. Toledo, 1990. Diputación de Toledo. 1994. pp. 333-347.
  • ESPADAS, J.J., POYATO, C. y CABALLERO, A. (1986): “El poblado calcolítico “El Castellón” (Villanueva de los Infantes, Ciudad Real). Informe de la 2ª campaña de excavaciones”, en Oretum, II. Museo Provincial de Ciudad Real. Ciudad Real.
  • ESPADAS PAVÓN, J.J. (1987): “Memoria preliminar de las excavaciones del yacimiento calcolítico de “El Castellón” (Villanueva de los Infantes, Ciudad Real).”, en Oretum, III. Museo Provincial de Ciudad Real. Ciudad Real. pp. 39-78.
  • ESPADAS, J.J., HIDALGO, I. G. y DÍAZ, R. M. (2000): “El yacimiento arqueológico de ‘Jamila’ (Villanueva de los Infantes)”, en Benítez de Lugo, L. (coord.): El Patrimonio arqueológico de Ciudad Real. Métodos de trabajo y actuaciones recientes. UNED-Valdepeñas. Valdepeñas. pp. 323-353. [2]
  • ESPADAS PAVÓN, J.J. y MOYA MALENO, P.R. (2007): “Cuando la tierra se abre. Intervención de urgencia en una necrópolis de ‘El Castillón’ (Villanueva de los Infantes, C. Real)”, en M. Zarzalejos et alii (eds.): I Congreso de Patrimonio Histórico de Castilla-La Mancha. La Gestión del Patrimonio Histórico Regional. UNED. Ciudad Real. D.L.: CR-530/2007. pp. 379-388. [3]
  • ESPADAS PAVÓN, J.J. y MOYA MALENO, P.R. (2008): "Un 'Puente Romano' sobre el río Jabalón (Villanueva de los Infantes, Ciudad Real, España): el Campo de Montiel como zona de paso desde la Antigüedad", en J.P. Bernardes (ed.): Hispania Romana: Actas do IV Congresso de Arqueologia Peninsular. Universidade do Algarbe. Faro. ISBN 978-989-95616-2-5. pp. 283-297. [4]
  • GARCÍA BUENO, C. (2000): “Problemática de la arqueología romana en la provincia de Ciudad Real: la villa de Puente de la Olmilla (Albaladejo)”, en BENÍTEZ DE LUGO, L. (coord.): El Patrimonio arqueológico de Ciudad Real. Métodos de trabajo y actuaciones recientes. UNED-Valdepeñas. Valdepeñas. pp. 191-203.
  • GARCÍA BUENO, C. (2003): “Aproximación al conocimiento del yacimiento arqueológico de Jamila (Villanueva de los Infantes, Ciudad Real): hallazgo monetario”, en Numisma, 247. pp. 55-73.
  • JIMÉNEZ GARCÍA, M.A. (2010): El Campo de Montiel de don Quijote y Sancho. Aventura literaria y gastronómica. Diputación de Ciudad Real. Ciudad Real.
  • MOLINA CHAMIZO, P.(2006): De la fortaleza al templo (dos tomos). Diputación Provincial de Ciudad Real -Biblioteca de Autores Manchegos, BAM-148 y BAM-149 -. Ciudad Real.
  • MOYA MALENO, P.R. (2006b): “García y Bellido y la Arqueología del Campo de Montiel (Ciudad Real-Albacete): aproximación historiográfica”, en P.R. Moya (Ed.): Antonio García y Bellido. 1903-2003. Asgarbe. Villanueva de los Infantes. ISBN 84-690-3361-1. pp. 63-138. [5]
  • MOYA MALENO, P.R. y ESPADAS PAVÓN, J.J. (2006): “Tres nuevas piezas monetales en el Entorno Arqueológico de Jamila: el puente de Triviño en la Historia”, en Gaceta Numismática, 162-163. Asociación Nacional de Numismática. Barcelona. ISSN: 0210-2137. pp. 39-50.
  • RUBIO MARTÍNEZ, C. (2005): “Jamila: historia e imagen (I)”, en Campo Arenate, 1: 31-46. [6]
  • RUBIO MARTÍNEZ, C.J. (2008b). Villanueva de los Infantes, un nombre políticamente incorrecto, en Boletín Informativo Municipal. Área de Prensa y Comunicación. Ayuntamiento de Villanueva de los Infantes. Pág. 3.</ref>

Enlaces externos[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]