Villanueva del Pardillo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Villanueva del Pardillo en la Madrida Regiono

Villanueva del Pardillo, estas municipo de la Madrida Regiono en Hispanio. Ĝi troviĝas je 27 kilometroj de la ĉefurbo. La municipo havis 15.609 loĝantojn en decembro 2010 kaj kun alteco de 650 m kaj areo 25,3 km². Ĝi situas inter du montaj masivoj, la Gvadarama Montaro kaj la Greda Montaro.